Jan A. P. Kaczmarek

Jan Andrzej Paweł KACZMAREK (Pollingva prononoco: [jan ˈandʐɛj ˈpavɛw kat͡ʂˈmarɛk]; 29a de Aprilo 1953) estas pola komponisto. Li verkis muzikon por pli ol 70 filmojn aŭ dokumentajn filmojn, kiel Finding Neverland (2004) de Marc Forster, per kiu li ricevis Oskar-premion kaj la premion National Board of Review Award. Aliaj elstaraj filmomuzikojn estis tiuj de Hachi: A Dog's Tale, Unfaithful, Evening, The Visitor, kaj Washington Square.[1]

Jan A. P. Kaczmarek
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1953 (1953-04-29) (70-jaraĝa)
en Konin
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato Adam Mickiewicz en Poznano • Faculty of Law and Administration of Adam Mickiewicz University in Poznań
Okupo
Okupo filmkomponisto • komponisto
TTT
Retejo http://www.jan-ap-kaczmarek.com/
vdr

Fine de la 1970-aj jaroj, Kaczmarek eklaboris kun Jerzy Grotowski kaj lia plinoviga Teatra Laboratorio. Li kreis la Orchestra of the Eighth Day (Orkestro de la oka tago) en 1977. Li registris sian unuan albumon, Music for the End (1982), por la usona kompanio Flying Fish Records.

En 1989, Kaczmarek translokiĝis al Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono. Tie li registris muzikon pro markoj kiel Sony Classical, Decca, Varèse Sarabande, Verve, Epic, Milan, kaj Savitor Records. Koncertis en Usono kaj Eŭropo, ricevis premiojn, kaj finfine komponis klasikan muzikon por eventoj en Pollando, post la ŝanĝo de reĝimo el komunismo al kapitalismo.

Filmoj redakti

  • 1993 White Marriage
    • Doppelgänger
  • 1994 Gospel According to Harry
    • Dead Girl
  • 1995 Total Eclipse
  • 1996 Bliss
  • 1997 Washington Square
  • 1999 Aimée & Jaguar
    • The Third Miracle
  • 2000 Lost Souls
  • 2001 Quo Vadis
    • Edges of the Lord
  • 2002 Unfaithful
  • 2004 Finding Neverland Academy Award winne
  • 2006 Who Never Lived
  • 2007 The Visitor
    • Hania
    • Evening
  • 2008 The Karamazovs
    • Passchendaele
  • 2009 Horsemen
    • City Island
    • Get Low
    • Hachiko: A Dog's Story
  • 2010 Leonie
  • 2012 The Time Being
  • 2013 Tajemnica Westerplatte
  • 2013 Joanna
  • 2014 Inbetween Worlds
  • 2014 Dancing Before the Enemy: How a Teenage Boy Fooled the Nazis and Lived
  • 2016 La Habitación (Tales of Mexico)
  • 2018 Paul, Apostle of Christ
  • 2019 Valley of the Gods
  • 2019 Underage Engineers
  • 2020 Magnezja

Notoj redakti

  1. "Jan A.P. Kaczmarek". Alirita la 7an de Septembro 2019.