Jaume Vicens Vives

Jaime Vicens Vives, kaj en kataluna Jaume Vicens Vives (Ĝirono, Hispanio, 6a de junio 1910[1] - Liono, Francio, 28a de junio de 1960[2]), estis kataluna kaj hispana historiisto, verkisto, profesoro kaj eldonisto. Ekde la prezento de sia doktoriga disertacio («Fernando la 2-a kaj urbo Barcelono (1479-1516)») en februaro 1936, lia studobjekto centriĝis en Katalunio kaj la Malfrua Mezepoko, kaj finfine estis ĉefa fakulo en ekonomika kaj socia historio, kio en la unuaj jaroj de la frankisma diktaturo estis escepto ene de la panoramo de la hispanaj universitatoj, en epoko kiam la plej parto de intelektuloj estis en ekzilo.

Jaume Vicens Vives
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1910 (1910-06-06)
en Ĝirono
Morto 28-an de junio 1960 (1960-06-28) (50-jaraĝa)
en 6-a Arondismento de Liono
Mortokialo pulma kancero
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Barcelono
Familio
Edz(in)o Roser Rahola d'Espona
Infano Pere Vicens i Rahola
Okupo
Okupo historiisto • universitata instruisto • verkisto
vdr

Kariero redakti

Inter 1927 kaj 1930 studis Historion en la Universitato de Barcelono. Li ekprofesoris en la 1930-aj jaroj. Li prezentoz sian doktorigan disertacion («Fernando la 2-a kaj urbo Barcelono (1479-1516)») en februaro 1936. La rigardo de Jaime Vicens estis malferme kritika kun la historiografia tradicio de la katalunismo. Pro tio, li polemikis kun Antoni Rovira i Virgili jam somere 1935. Vicens konsideris, ke la historiografio derivita de la Renaixença estis iom amatora kaj montris interesitan naciisman rigardon, kvankam li respektis la universitatecon ekzemple de la verkaro de Ferran Soldevila.

Dum la Hispana Enlanda Milito li soldatiĝis en sansistema roto de la respublika armeo. Poste li dubis ĉu foriri al ekzilo, kiel multaj el liaj konatuloj, sed finfine decidis resti en la ideo ke nenio malbona okazos al li, pro sia manko de enmiksiĝo en la politikaj aferoj. Male la purigo fare de la novaj frankismaj aŭtoritatoj apartigis lin dekomence el liaj profesoraj postenoj, de la profesio mem kaj eĉ de Katalunio.[3] En la 1940-aj jaroj li suferis malfacilaĵojn, dediĉis sin al privata instruado, laboro por eldonejoj kaj fondis la eldonejon Teide, kiu poste ludos gravan rolon en la plibonigo de lernolibroj.

En 1943 partoprenis en kongreso de historiistoj kaj ekkontaktis kun kelkaj kolegoj de la medio de la katolika organizo Opus Dei, kiuj iel helpis lin rekuperi sian profesian nivelon. Tiel li ekprofesoris en Zaragozo en 1947 kaj en Barcelono denove en 1948. Tiam eldonis gazetojn, kunlaboris kun la Consejo Superior de Investigaciones Científicas kaj kontaktis kun famaj historiistoj kiel Arnold J. Toynbee, Lucien Febvre, Fernand Braudel kaj Pierre Vilar. En la 1950-aj jaroj rekuperis sian socian prestiĝon, sed en 1960 ricevis diagnozon de pulmokancero kaj mortis tiun jaron.

Verkoj redakti

  • España. Geopolítica del Estado y del Imperio (1940)
  • Política del Rey Católico en Cataluña (1940)
  • Historia de los remensas en el siglo XV (1945)
  • Aproximación a la historia de España (1952)
  • Historia general moderna: siglos XVIII-XX (1952)
  • Juan II de Aragón (1398-1479): monarquía y revolución en la España del siglo XV (1953)
  • Noticia de Cataluña (1954)
  • El gran sindicato remensa (1954)
  • Biografías catalanas (1955-1961)
  • Industriales y políticos del siglo XIX (1958)
  • Historia social y económica de España y América (1957-1959)
  • Historia económica de España (1959)
  • De la conquista a la independencia (1959)
  • Cataluña en el siglo XIX (1961)
  • España contemporánea (1814-1953) (Acantilado, 2012)
  • La crisis del siglo XX (1919-1945) (Acantilado, 2013)

Notoj redakti

  1. Vicens Vives, historiador de historiadores en La Vanguardia
  2. Ha fallecido el insigne historiador don Jaime Vicens Vives en La Vanguardia
  3. Nekredeble la ĉefa akuzo estas, ke li geedziĝis per nereligia ceremonio, kaj en la plej altaj medioj de la katalunaj universitatestroj, kiuj estis preskaŭ senescepte kontraŭfrankistoj.

Eksteraj ligiloj redakti