MARKÓ Jenő (pro. ma:rko:), laŭ hungarlingve kutima nomordo Markó Jenő estis hungara advokato, jurverkisto, altlerneja instruisto naskita en Szatmárnémeti (nuntempe Satu Mare en Rumanio) la 21-an de julio 1880 kaj mortinta en Budapeŝto la 10-an de aprilo 1956. Lia origina familia nomo estis Mandelbaum.

Jenő Markó
Persona informo
Naskonomo Mandelbaum Jenő
Naskiĝo la  21-an de julio 1880(nun 1880-07-21)
en Hungario Szatmárnémeti (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 10-an de aprilo 1956
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo advokato • jurosciencisto
vdr

Biografio redakti

Jenő Markó studis en Scienca Universitato de Budapeŝto kaj Scienca Universitato Ferenc József. En la lasta li akiris juran diplomon en 1904, post 2 jaroj advokatan diplomon en Budapeŝto. Dum la studentaj jaroj li estis membro de Rondo Galilei. Li estis advokato en propra ateliero inter 1906-1948. Dum la Hungara Sovetrespubliko li havis ankaŭ politikan postenon. Inter 1948–1950 li estis fabrika juristo, inter 1950-1954 li instruis en Universitato de Budapeŝto. Li kaandidatiĝis ĉe Hungara Scienca Akademio en 1955. Li priokupiĝis kiel jurverkisto la teoriajn problemojn de juraplikado kaj li akceptis la komunisman ideologion. Pro divorco li edziĝis dufoje.

Verkoj redakti

  • Aktuális gondolatok a közigazgatás reformjához (studo, 1927);
  • A polgári jogi ítélkezés múltja és jövője (monografio, 1932);
  • A jogalkalmazás tudományának alapjai (Bp., 1936)
  • Az állam és jog egyidejű keletkezésének elmélete. – Harc a marxi– lenini elmélet tisztaságáért a jogtudomány terén. (1949)
  • A marxista-leninista jogalkalmazás alapvető kérdései (monografio kaj disertaĵo, 1954)
  • A valószínűség szerepe a bírói jogalkotásban (1956)

Fontoj redakti