Jenő Szigeti [sigeti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szigeti Jenő estis hungara aktoro. Lia origina familia nomo estis Schwarz [ŝvarc].

Jenő Szigeti
Persona informo
Naskonomo Schwarz Jenő
Naskiĝo la  18-an de decembro 1890(nun 1890-12-18)
en Hungario Debrecen (Hungario)
Morto la 12-an de decembro 1949
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Mortokialo pneŭmonito
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Jenő Schwarz [1] naskiĝis la 18-an de decembro 1890 en Debrecen, li mortis la 12-an de decembro 1949 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jenő Szigeti akiris diplomon en Tutlanda Teatra Lernejo en 1910, poste li havis rolojn laŭvice en Sopron, az Újpest (1912), Nagyvárad, Debrecen (1919). Intertempe li estis soldato dum la 1-a mondmilito. Ekde 1921 li havis operetajn rolojn en Budapeŝto. En 1924 li faris turneon kun trupo en Ĉeĥoslovakio, poste li denove ludis en sia naskiĝurbo. Ekde 1929 li estis membro de pluraj teatroj en Budapeŝto (ekzemple Teatro Magyar (1929-1931), Teatro Belvárosi (1931–1934)). Inter 1940-1944 li povis aktoradi nur en teatro pri judoj. Depost la 2-a mondmilito li havis rolojn en teatroj Magyar (1945–1947), Belvárosi (1947–1949) kaj Ifjúsági (1949).

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Hyppolit, la lakeo (1931) – gasto en la restoracio
  • Helyet az öregeknek (1934) – S-ro Szabó
  • Háromszázezer pengő az utcán (1937) – svatisto

Fontoj redakti