Jerzy Pelc (naskiĝis la 30-an de septembro 1924 en Varsovio -- 2-a de junio 2017) estis filozofo, semiotikisto kaj logikisto, de 1971 profesoro de Varsovia Universitato kaj de la Instituto de Filozofio kaj Sociologio ĉe Pola Scienca Akademio.

Jerzy Pelc
Persona informo
Naskiĝo 30-an de septembro 1924 (1924-09-30)
en Varsovio
Morto 2-an de junio 2017 (2017-06-02) (92-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio vd
Profesio
Alia nomo Warecki vd
Okupo logikisto • filozofolingvisto • universitata instruisto vd
Laborkampo filozofiolingvosciencosemiotiko vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jerzy Pelc estas diplomito de Liceo je la nomo de Stefan Batory (abiturientiĝo 1942), partoprenis la Ribelon de Varsovio, estis ankaŭ kolego de Krzysztof Kamil Baczyński

Post la dua mondmilito studis la polan lingvon kaj eldonis interalie Beniowski de Juliusz Słowacki. Samtempe dediĉis sin al filozofiaj studoj, ĉefe sub gvido de Tadeusz Kotarbiński.

Lia interesiĝo fokusiĝis ĉirkaŭ problemoj de semiotiko. En la jaroj 1972-1994 estis gvidanto de la Fako de Logika Semiotiko ĉe Varsovia Universitato, de 1970 estas ĉefredaktoro de „Studia Semiotyczne” (Studoj Semiotikaj). De 1973 seninterrompe gvidas seminarion Logiko de natura lingvo kaj kurson de logika semiotiko. Li okupiĝas pri filozofio de lingvo, logiko de lingvo, teoria semiotiko, metodologio de semiotiko, kaj kadre de la pola lingvo pri lingvistiko kaj literaturscienco.

Li interalie estis prezidanto de International Association for Semiotic Studies kaj honora prezidanto de Institut International de Philosophie – la plej gravaj internaciaj organizaĵoj semiotikaj kaj filozofiaj.

Libroj redakti

  • Poglądy Rudolfa Carnapa na kwestie znaczenia i oznaczania. Przegląd (Opinioj de Rudolf Carnap pri problemoj de signifado), Ossolineum, Wrocław, Warszawa 1960 (mallongigo kaj parta traduko de la tri laboraĵoj de Carnap).
  • O użyciu wyrażeń (Pri uzo de esprimoj), Ossolineum, Wrocław 1971.
  • Studies in Functional Logical Semiotics of Natural Language, Hago 1971 (serio Mouton Janua Linguorum 90).
  • Wstęp do semiotyki (Enkonduko al semiotiko), Wiedza Powszechna, Warszawa 1981, 1984 (serio Omega).
  • Wizerunki i wspomnienia. Materiały do dziejów semiotyki Bildoj kaj rememoroj. Materialoj al historio de semiotiko), Zakład Semiotyki Logicznej UW, Polskie Towarzystwo Semiotyczne, Warszawa 1994. (Serio: Biblioteka Myśli Semiotycznej 30; prezentatj ci tie estas interalie Tadeusz Kotarbiński, Władysław Tatarkiewicz, Kazimierz Ajdukiewicz, Roman Ingarden).

Redaktoj redakti

  • Encyclopedic Dictionary of Semiotics, 3 volumoj, Mouton De Gruyter, Berlin, New York, Amsterdam 1986; 1994.
  • Język współczesnej humanistyki (Lingvo de la nuntempa homa scienco), Polskie Towarzystwo Semiotyczne, Warszawa 2000 (serio: Biblioteka Myśli Semiotycznej, volumo 46; manifesto de kontraŭpostmodernismo

Elektitaj artikoloj redakti

  • Symptom and symbol in language, en: Dascal, Marcelo et al. Philosophy of Language, vol. 2, Berlin, New York, Mouton de Gruyter, p. 1292-1313.
  • Theory formation in semiotics, en: Posner, Roland et al. Semiotics, vol. 1, Berlin, New York 1977, Mouton de Gruyter, s. 617-643.
  • Understanding, explanation, and action as problems of semiotics, en: Posner, Roland et al. Semiotics, vol. 1, Berlin, New York 1977, Mouton de Gruyter, s. 644- 667.

Eksteraj ligiloj redakti