Jesenské (distrikto Levice)

(Alidirektita el Jesenské (Levice))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jesenské

Jesenské, hungare Setétkút estas tre malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice. La hungara nomo signifas: malhela puto.

Jesenské situas en la plej griza regiono

Situo redakti

La vilaĝo situas en valo de rojo, fine de sakovojo, laŭ fervojo Šurany-Levice. La lasta troviĝas 18 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1251 en formo "Sytetkuth". La turkoj detruis la vilaĝon en 1573, poste refondiĝis. En 1892 la vilaĝo perdis la sendependecon kaj estiĝis ekstera parto de Barsbese. Ĝis 1919 la loko apartenis al Bars, al distrikto de Verebély, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1926 ĝi rericevis la sendependecon. Inter 1938-1945 la regiono rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj vilaĝoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post unu jaro la komunumo denove aldoniĝis al Beša. Post la 2-a mondmilito la vilaĝo resendependiĝis havanta la nomon Jesenské Údolie. Ekde 1992 la nomo estas la pli mallonga Jesenské. En 2001 loĝis tie 35 da homoj, (33 slovakoj, 2 hungaroj).

Vidindaĵoj redakti