Joachim Fuchsberger

Joachim FUCHSBERGER (naskiĝinta la 11-an de marto 1927 en Zuffenhausen, mortinta la 11-an de septembro 2014 en Grünwald) estis germana aktoro, televidprelegisto, lirikisto kaj komercisto, estinte plej konata al larĝa germanlingva spektantaro kiel unu el la aktoroj en diversaj Edgar Wallace-filmoj (ĉiam ŝajnigante esti unu el la bonaj uloj, ofte krimpolicano de Scotland Yard). En la anglalingva mondo, li foje aperis sub la nomo Akim Berg(er).

Joachim Fuchsberger
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1927 (1927-03-11)
en Stutgarto
Morto 11-an de septembro 2014 (2014-09-11) (87-jaraĝa)
en Grünwald
Mortokialo sindromo de plurorgana misfunkcio • plena kadukiĝo
Tombo Grünwald Woodland Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioAŭstralio
Familio
Edz(in)o Gitta Lind • Gundula Korte
Infano Thomas Fuchsberger
Okupo
Okupo aktoro • televida prezentisto • teatra aktoro • filmaktoro • voĉaktoro • televida aktoro
vdr

Vivo kaj kariero redakti

Dum la Dua mondmilito, en la aĝo de 16, li estis trejnita kiel paraŝutisto, kontraŭbatalis instrukciiston kaj esti sendita al la orienta fronto. Tie li estis pafvundita. Li estis kaptita en hospitalo en Stralsund fare de la Ruĝa Armeo kaj venis en sovetian kaptitecon kaj poste en usona kaj brita kaptiteco. Pro tiu turbula tempo de sia junaĝo en la orienta fronto, li neniam povis fari lernejdiplomon. En 1946 li laboris kiel karboministo por la britoj en la Distrikto Recklinghausen. Lia moknomo Blacky, kiu estis senĉese uzita fare de la amaskomunikilaro, aklamas de tiu tempo.

Post lia liberigo li laboris kiel inĝeniero por kompostado kaj presmaŝinoj en la familia entrepreno kaj poste en eldonejo en Düsseldorf. En 1949 li estis reklamestro por Ekspozicio pri konstruaĵoj en Nürnberg. De 1950 ĝis 1952 li estis reprezentanto ĉe la radiostacio en Munkeno kaj prezentanto de ĵus aperintaj filmoj. En 1951 li geedziĝis kun la kantistino Gitta Lind, de kiu li divorcis jam du jarojn poste. En 1954 li geedziĝis kun la radioteknikistino kaj aktorino Gundula Korte, kun kiu li havis filon. En la sama jaro li havis sian sukceson ludante "Gunner Asch" en la tri-parta militfilmo 08/15 (filmaj serioj), surbaze de la romano fare de Hans Hellmut Kirst.

Post pluraj militfilmoj li ĉefrolis en la filmo Der Frosch mit der Maske (1959) en la rolo de la amatora detektivo Richard Gordon. Pli ol 3.2 milionoj da vizitantoj vidis la filmon en kinejoj. La surpriza sukceso metis la fundamenton por multaj aliaj filmadaptigoj de romanoj de Edgar Wallace.

Post tiu sukceso, li pozis kiel la detektivo en pliaj 12 Edgar Wallace-filmoj: 1960 - ĉefinspektoro Long en Die Bande des Schreckens (1961); 1961 - inspektisto Larry Holt en Die toten Augen von London; 1961 - agento Jack Tarling en Das Geheimnis der gelben Narzissen; 1961 - inspektisto Mike Dorn en Die seltsame Gräfin; 1962 - inspektisto Wade en Das Gasthaus an der Themse; 1963 - Clifford Lynne en Der Fluch der gelben Schlange; 1963 - manaĝeristo Dick Alford en Der schwarze Abt; 1964 - enketisto Johnny Gray en Zimmer 13; 1964 - inspektisto Higgins en Der Hexer; 1967 - inspektisto Higgins en Der Mönch mit der Peitsche; 1968 - inspektisto Higgins en Im Banne des Unheimlichen; 1972 - inspektisto Barth en Das Geheimnis der grünen Stecknadel.

Fuchsberger estis la stadionanoncisto por la malferma kaj ferma ceremonioj de la Somera Olimpiko 1972 en Munkeno. Dum la fermceremonio, estis suspektite ke kaperita pasaĝeraviadilo estis sur sia vojo al la stadiono. Fuchsberger, timanta panikon, decidis kontraŭ evakuado. Tiu decido estis konfirmita, kiam la origina suspekto manifestiĝis falsa.

En la komenco de la 1960-aj jaroj Fuchsberger kunfondis dommakleran firmaon kiu iĝis bankrota en mallonga tempo. Estante 42 jaraĝulo, li perdis sian tutan posedon, devis vendi sian vilaon kaj sidis sur monto de ŝuldo. Kun la helpo de lia edzino, Gundula, bonaj amikoj kaj senlaca laboro, li sukcesis eligi la ŝuldon kaj komenci novan ekziston.

En 1978 li estis mordita de ĉimpanzo dum televidekspozicio kaj malsaniĝis grave kun hepatito B. Li restis kvar monatojn ĉe la kvarantenstacio kaj suferis tra depresio sed renormaliĝis.

Li retiriĝis de kino kaj televidlaboro en la fino de 1970-aj jaroj kaj koncentriĝis sur sia scenkariero. En la fino de la 1990-aj jaroj li komencis reaperi en kelkaj televidaj filmoj.

En 1984 li estis la unua germana ambasadoro por UNICEF. La 13-an de novembro 2006 li ricevis premion de la bavara Ŝtata Medalo por Sociservoj por tiuj agadoj. Ekde 2009, Fuchsberger estis membro de la Estraro de kuratoraro de la FIFA Women's World Cup 2011 kaj kunpatrono de la volontulprogramo por Mondo-pokalo de la FIFA-ulinoj 2011.

Lia filo, Tomaso (1957-2010), estis komponisto kaj dronis en oktobro de 2010. Fuchsberger vivis en Grünwald proksime de Munkeno kaj proksime de Hobarto, Tasmanio. Li estis ankaŭ aŭstralia civitano.

Premioj redakti

  • 1961 – Bravo Otto
  • 1961 – Goldener Bildschirm
  • 1969 – Bambi
  • 1970 – Internationales Filmband (Italio)
  • 1970 – Bravo Otto
  • 1971 – Bravo Otto
  • 1972 – Bravo Otto
  • 1979 – Bayerischer Verdienstorden
  • 1982 – Goldene Kamera 1981
  • 1982 – Bambi
  • 1983 – Bundesverdienstkreuz
  • 1985 – Der liebe Augustin (Aŭstrio)
  • 1986 – Goldene Europa
  • 1983 – Pfeifenraucher des Jahres
  • 1994 – Verdienstorden der Bundesrepublik Deutschland
  • 2005 – Bayerischer Fernsehpreis por la verkaro
  • 2006 – Bayerische Staatsmedaille por sociala engaĝiĝo
  • 2007 – Brisant Brillant por la verkaro
  • 2007 – Steiger Award por la verkaro
  • 2007 – DVD Champion in der Kategorie Lifetime Achievement Award für sein Lebenswerk
  • 2008 – Platin Kurier Romy por la verkaro
  • 2009 – Sächsischer Dankesorden
  • 2010 – Goldene Kamera por la verkaro
  • 2011 – Deutscher Fernsehpreis por la verkaro
  • 2011 – Deutscher Nachhaltigkeitspreis 2011 honorkaŭze

Verkoj redakti

Literaturo redakti

  • Klaus Ernst (KKM): Die Auferstehung des Joachim Fuchsberger und ein Streifzug durch das kaiserliche Österreich. In: Menschen und Medien. Zeitschrift für Kultur- und Kommunikationspsychologie. Berlin 2002, menschenundmedien.net.

Eksteraj ligiloj redakti