Johann Mauritz Gröninger

Johann Mauritz Gröninger (naskiĝinta en 1652 je Paderborn; mortinta la 21-an de septembro 1707 en Monastero) estis germana skulptisto kaj pentristo.

Johann Mauritz Gröninger
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1652 (1652-01-01)
en Paderborn
Morto 21-an de septembro 1707 (1707-09-21) (55-jaraĝa)
en Münster
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Dietrich Gröninger
Edz(in)o Anna Elisabeth Wilte
Infano Johann Wilhelm Gröninger
Okupo
Okupo skulptisto • pentristo
vdr
Tombaltaro por elektoprinco Johann Hugo de Orsbeck en la katedralo de Treviro de Johann Mauritz Gröninger

Familio kaj edukado redakti

Johann Mauritz Gröninger devenis el la samnoma artistofamilio. Liaj patro Dietrich (1620–1667), avo Johann Gröninger kaj praavo Heinrich Gröninger estis skulptistoj. Ankaŭ lia fratino Gertrud Gröninger verkis kiel skulptisto, precipe por ekleziaj mendintoj.

Li geedziĝis en 1674 kun Anna Elisabeth Wilte kaj en 1695 kun Christina Elisabeth Baeck. Entute el la geedzecoj originis dek unu gefiloj, inter ili Johann Wilhelm Gröninger (1675–1733), kiu transprenis la metiejon de sia patro. Ankaŭ aliaj fratoj laboris kiel skulptistoj aŭ arĥitektoj.

Gröninger vizitadis la jezuitan gimnasion en Paderborn. Post la morto de la patro li fariĝis skulptisto. Eble li restadis por profesia edukiĝo en Flandrujo, eble pli precize en Antverpeno, ĉar ekzistas stila parenceco al flandraj kiel ankaŭ al francaj majstroj. Kiel unu el liaj instruistoj validas precipe la antverpena artisto Ludovicus Willemsen verkanta ekde 1655 en Paderborn.

Verkaro redakti

Jam en 1674 li fariĝis kortega skulptisto ĉe la episkopo de Monastero kaj pli malfrue ankaŭ ĉe la ĉefepiskopo de Kolonjo. Li ne nur verkis en multaj urboj de Vestfalujo, sed ankaŭ en Treviro kaj Majenco. Gröninger transprenis en siajn verkojn kaj unuopajn motivojn kaj ankaŭ kompletajn komponaĵojn de eminentaj barokaj artistoj, kiujn li konis pro presgrafikaj modeloj: Peter Paul Rubens, Pietro da Cortona kaj francaj skulptistoj. Li fariĝis konata per grandaj muromonumentoj, kies arĥitekturan inventon oni malĝuste atribuas al li.

En Monastero li verkis la tombomonumenton por Kristoforo Bernhardo de Galen. La tombomonumento por Frederiko de Fürstenberg en Monaĥejo Wedinghausen, la tombo por Ferdinando de Fürstenberg en Paderborn kaj la monumento en la katedralo de Majenco por Henriko Ferdinando de Leyen je Nickenich devenas laŭ koncepto supozeble de Ambrozio de Oelde; jen Gröninger estis la realiganta artisto.

Aliaj verkoj troviĝas interalie en Kastelo Ahaus kaj en Kastelo Adolfsburg. Al liaj ĉefverkoj apartenas multaj religiaj skulptaĵoj, inter ili ses monumentaj ĥorejobarilojn por la katedralo Sankta Paŭlo en Monastero (1699/1706), kiuj nun estas ekspoziciataj en la katedrala trezorejo.

Lian verkaron destinas nederlanda malfrua baroko. La verkoj de Gröninger validas teĥnike kaj metie kiel kvalite. Iaj figuroj estas samtempe reprezentaj kaj de profunda esprimpovo. Teĥnike Gröninger estis majstro de sia fako, kiu ekzemple sukcesis bildigi robojn kaj ŝtofojn. Lia stilo evoluis de pli peza baroko al pli delikataj verkoj je samtempe grandanima monumenteco.

Literaturo redakti

  • Udo Grote: Johann Mauritz Gröninger. Ein Beitrag zur Skulptur des Barock in Westfalen. Rudolf Habelt, Bonn 1992, ISBN 3-7749-2461-9.

Eksteraj ligiloj redakti