Johannes Corputius

Johannes Corputius, vere Johan van den Corput, ankaŭ CornputJohannes de Corput (naskiĝis aprilon de 1542[1] en Breda, mortis la 17-an de septembro 1611 en Groningen[2][3][4][5]) estis nederlanda inĝeniero, militestro kaj kartografo. Li estas aŭtoro de la ankaŭ kolora Corputius-Plano, kiu montras la urbon Duisburg el birda perspektivo.

Johannes Corputius
Ebla memportreto de Corputius sur lia plano de Duisburg el 1566
Ebla memportreto de Corputius sur lia plano de Duisburg el 1566
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1542 (1542-04-01)
en Breda
Morto 17-an de septembro 1611 (1611-09-17) (69-jaraĝa)
en Groningen
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Nederlando
Okupo
Okupo kartografo • militinĝeniero • inĝeniero
vdr

Vivo redakti

 
La Corputius-Plano el 1566 montras Duisburgon laŭ precizaj geografiaj mezuradoj.
 
Domo de Gerhard Mercator en Duisburg, kie loĝis Corputius de 1562 ĝis 1566
 
Delfzijl estis fortikata laŭ planoj Corputius’ ekde 1591, mapo de Joan Blaeu, 1649
 
La sieĝo de Steenwijk en 1592
 
Martenpreĝejo en Groningen, kie Johannes Corputius estis entombigata en 1611

Johannes Corputius estis filo de notario kaj urbosekretario de Breda Johan van den Cornput la pli maljuna kaj de Antonia Montens. La burĝa familio jam tiam estis influriĉa en Nederlando. Johan van den Cornput la pli maljuna fariĝis pli malfrue urbestro de Breda.[6] Ankaŭ sekvaj generacioj de la familio ludis gravajn rolojn en la nederlanda historio. En nerekta linio ekzemple Johan kaj Cornelis de Witt estis parencaj per sia patrino Mutter Anna van den Corput kun Corputius.

Corputius studis en 1558 je Loveno, supozeble ankaŭ en Kolonjo, kiel li mem indikis.[7] Li venis en 1562 al Duisburg, kie li studis ĉe Gerhard Mercator matematikon (ilarfaradon, terenmezuradon, kuprogravuradon) kaj loĝis en ties domo. Corputius ankaŭ sekvis instruadojn de la Duisburga Akademia Gimnazio, interalie la instruon de la malnovgreka de Johannes Molanus. Post fermado de la gimnazio en la sama jaro Corputius restis plurajn jarojn en la domo de Mercator.[8]

La detalpreciza plano de Duisburg (Corputius-Plano), kiun Corputius produktis tiun tempon, ekestas surbaze de precizaj mezuradoj en la urba areo de Duisburg. La necesajn mezuradojn Corputius estis realiginta laŭ propraj indikoj en letero dum la jaroj 1562 kaj 1563 kaj produktintaj dsegnaĵon. La mezuradojn li faris ekde tri malsamaj punktoj per ilo nome quadratum geometricum, kiun li mem estis produktinta. La plej gravajn sondadojn Corputius faris Van den grooten tooren te Duysburg [ekde la granda turo je Duisburg], tio signifas, ekde la turo dela Salvator-Preĝejo.[2] Kiel pluaj mezurpunktoj li uzis unu el la turoj de la Maria-Preĝejo kaj unu turon de la urbomurego inter Kuhtor kaj Stapeltor.[9]

La elspezajn gravurojn por la kuprogravuraĵo de la plano Corputius estis evidente fininta ĝis 1565. Tamen la plano publikiĝis nur la 25-an de marto 1566[10], kiun oni vidas en ebla rilato kun la aktuala disdono de la privilegio por la fondado de universitato en Duisburg dum la regnokongreso en Aŭgsburgo fare de Imperiestro Maksimiliano la 2-a dum tiu ĉi monato[10]. Fakte je la romia jarnombro MDLXVI indikita sur la plano la I sur la lasta loko estas pli malgranda. Eble Corputius sin ankaŭ mem portretis supre dekstre sur la plano[11].

La Corputius-Plano prezentas klaran impreson de la arĥitektura formo de la novepoka urbo. La notoj montras, ke la mezuradoj eĉ estis klare pli precizaj ol la posta plano. Kvar originalaj platoj de la plano ankoraŭ en 1740 en Dordrecht estis ofertataj por vendo. Longe malaperinta, oni remalkovris en 1894 koloritan originalon de la Corputius-Plano en la urba biblioteko de Breslau. Feliĉe tri jarojn poste oni faris por Duisburg kopion de ĝi, ĉar la orginala plano en Breslau perdiĝis dum la Dua Mondmilito. La ununura restinta originala presaĵo blankonigra troviĝas en la Kultur- kaj Urbohistoria Muzeo je Duisburg.

En 1566 Corputius forlasis la urbon Duisburg. Oni supozas, ke li unue translokiĝis al sia hejmurbo Breda. La 13-an de aŭgusto 1567 Corputius eldonigis de la urbestrantoj skribon, kiu atestas al li devenon de honorinda familio[12]. Corputius evidente volis daŭrigi siajn studojn en Grekujo kaj Italujo[13]. Estas tamen ne certe, ĉu li vere vizitis tiujn ĉi landojn. Jan Postema ekkonas en la pli malfruaj verkoj de Corputius tamen almenaŭ klaran italan influon[14].

Ekde decembro de 1568 Johannes Corputius restadis por studo en Strasburgo en la domo de Johannes Sturm. Leteroj de lia familio al Strasburgo kaj de Hugo Blotius el la urbo dokumentas la ĉeeston de Corputius ĉe Sturm. La perletera priskribo de Blotius laŭdas lian talenton kiel desegnisto kaj kuprogravuristo. Interalie, ke li estas portretinta la rektoron de la strasburga akademio, Johannes Sturm. Blotius ankaŭ laŭdis la lingvan kompetentecon de Corputius pri la latina, greka, franca kaj germana lingvojn.

En 1574 Corputius revenis al Duisburg. Lia nomo aperas kun dato de la 25-a marto en impostolisto. La sekva restadotempo en la urbo ne estas precize dokumentita. Fine de aŭgusto ĝis fine de septembro de la sama jaro Corputius unuan fojon estas pruveble ĉe la nederlanda armeo [15].

Corputius partoprenis ekde proksimume 1578 kiel artilerio-kapitano la nederlanda sendependiga milito[16]. Komence li estis komisiita per la finkonstruo de la fortikaĵo de Aalst. Gravan rolon li transprenis ĉeflanke de la grafo de Rennenberg, Georg de Lalaing, je la sieĝo de Deventer tiun jaron. Rennenberg skribe fiksis la rangon kaj funkcion de Corputius. Li nomis lin sia kapitano kaj fortificationeur, do fortikaĵkonstruisto. Ne laste pro la inĝenieraj atingoj de Corputius la urbo estis okupota. Laŭ konceptoj de Corputius oni instalis ĉirkaŭ la urbo novajn remparojn, kiuj malebligis la provizadon de la urbo de ekstere. Li proponis instali tranĉeojn, alidirekti la akvon de la fosaĵo de la urbo kaj finfine submini ties fortikaĵon.

En la sekvatempo li fariĝis guberniestro en Coevorden. Lia tasko estis, finkonstrui la tiean fortikaĵon. La planon, kiun li por tio pretigis, aprobis la nederlanda parlamento. Sed por la kvin bastionoj planitaj de Corputius unue oni nur povis konstrui la fundamentojn, nur bastionojn oni finkonstruis. Pli malfrue sur la antaŭkonstruaĵoj de Corputius la hispanoj finkonstruis la fortikaĵon en Coevorden.

Proksimume 1580 Johannes Corputius plurfoje distingiĝis kiel soldato. En la batalo pri la urbo Steenwijk li estis trovebla ĉe la pinto de la sieĝatoj. Lia batalkuraĝo estis glorata: li validis kiel „homo, kiu egalvaloris kiel mil“. Je la defendado de Steenwijks Corputius kontraŭstaris al la grafo de Rennenberg, kiu intertempe estis transirinta al la hispana tendaro. Sub direktado de Corputius Steenwijk sin povis defendi, la hispanaj trupoj rezignis la sieĝadon en 1581.

La militagojn ĉirkaŭ Steenwijk Corputius bildigis per kuprogravurado. Kiel aŭtoro Reinico Fresinga van Frennicker[17] li pretigis en 1584 raporton pri la okazantaĵoj de la milito en la provincoj Frislando, Overijssel, Ommelanden, en Drenthe, Groningen kaj en Graflando Lingen[18]. Jan Postema povis alordigi al ĉi tiu kaŝnomo la nomon Corputius[2]. Tion ĉi je la turniĝo de la 16-a al la 17-a jarcento jam estis espriminta kiel supozo la historiisto Emanuel van Meteren, kiu en dua geedzeco estis edzo de Hester van den Cornput[19], filino de la Nicolaas, frato de Johannes Corputius[20][21]. Van Meteren venis al ĉi tiu konkludo, ĉar pli ol triono de la verko nure okupiĝas pri la sieĝo de Steenwijk kaj je tio glorkantas pri la grandiozeco de komandanto Johan van den Cornput.[19]

En 1585 Corputius restadis vizite je siaj parencoj en Heidelberg. Kelkaj familianoj kiel kalvinistoj estis pretertempe forlasintaj Nederlandon. Sekvan jaron Corputius fariĝis kapitano de kompanio da piedsoldatoj de la grafo Adolf von Neuenahr, kiu ekde la antaŭa jaro estis guberniestro de Overijssel. En 1587 Corputius estis nomumata superintendanto, garnizonestro, de Hasselt. Tiun ĉi pozicion li tenis ĝis post 1590.

Corputius komencis dungitecon ĉe Vilhelmo Ludoviko de Nassau, tiam guberniestro de Frislando, pli malfrue ankaŭ de Groningen kaj Drento. Postema vidas influon de Corputius sur la nederlandan arme-reformon trans ties konsila funkcio por Vilhelmo Ludoviko. Kiel jam Hans Delbrück notas, Corputius per tio kunpreparis la sekvajn rekonkerojn sub Maŭrico de Oranien.[22] La humanisma edukiĝo de Corputius je tio estus bona bazo, laŭ konkludoj de Jan Postema.[2]

Kiam la trupoj de Maŭrico de Oranien en 1592 sieĝis kaj prenis la fortikaĵon Steenwijk, kiun en 1582 la hispanoj estis konkerintaj, denove Corputius havis decidan parton je la teĥnika realigo. Laŭ konceptoj de Corputius en la 1590-aj jaroj la fortikigaj instalaĵoj de Delfzijl estis finkonstruataj, post kiam tiu ĉi ankaŭ estis konkerinta. La fortikaĵo ĉe la elfluejo de la rivero Ems je tio ricevis entute sep bastionojn. La strukturo de la defendinstalaĵoj persistis ĝis la mezo de la 19-a jarcento.

En 1599 Corputius estis unu el du komandantoj de trupo forta je 600 soldatoj de la nederlanda parlamento en Emden. En la konflikto inter la civitanoj de Emden kaj Enno la 3-a de Orientfrislando Corputius estis partiano de la civitanoj. En 1603 la grafo lin do rifuzis post la Haga Kompromiso kiel komandanto en Emden.

La 4-an de februaro 1600 Vilhelmo Ludoviko nomumis Corputiuson superintendanto de Coevorden. Jam en 1602/03 Corputius loĝis en Groningen. Laŭ propraj leteraj indikoj lia sanstato dum ĉi tiuj jaroj jam estis plimalboniĝinta. En 1605 li estis rangaltigata al komandanto de la kastelo Groningen. Li tenis sian militistan rangon ankaŭ, kiam la kastelo en 1607 estis malfermata al la civitanoj de Groningen kaj ankaŭ post la batalhalto en 1609. En 1611 Johannes Corputius mortis en la aĝo de 69 kiel kapitano de Groningen. Li estis entombigata en la Martenpreĝejo je Groningen. Lia tombŝtono konserviĝis kiel tombo n-ro 39 en la ĥorejo de la preĝejo.

Nomvariaĵoj redakti

La membroj de la familio de Johannes Corputius tenis la nederlandan nomon van den Corput. Corputius men tamen subskribis leterojn per Johan van Kornput. En Nederlando nuntempe por lia persono la variaĵo Johan van den Kornput destas vaste disvastiĝinta, sed ankaŭ la formo direktita al lia familia origino Johan van den Corput. La nomumado al garnizonkomandanto en Coevorden en la jaro 1600 tekstis la nomon Johan van den Cornput. La ofte latinigita formo Johannes Corputius aperis jam en la jaro 1570, kaj en Strasburgo Hugo Blotius uzis ĝin en letero. Corputius mem latinigis sian nomon sur la Duisburg-Plano kiel J. De Corput.

Omaĝoj redakti

 
Monumento por Johannes Corputius fare de Hans Kuyper ĉe Oosterpoort en Steenwijk

En Germanujo Corputius estas precipe konata en la Ruhr-Regiono, tie aparte en Duisburg, kaj krome en resta Nordrejnvestfalio kiel kreinto de la plano de Duisburg nomata laŭ li. Tio ĉi reeĥas en larĝa spektro da publikaĵoj pri ĉi tiu verko en germana lingvo. En la urbocentro de Duisburg la Johannes-Corputius-Platz nomiĝas laŭ la kartografo.

En Nederlando la memoro pli forte emfazas la militan agadon de Johan van den Corput. Li validas ekzemple kiel „defendinto de Steenwijk“. En la urbo oni nomis laŭ li en 1939 kazernon, kiun la nederlanda armeo uzis ĝis 1998. Kiam oni komencis surkonstrui la terenon de la iama soldatejo per loĝdomoj, oni nomis la kvartalon Van den Kornputkwartier.

En Steenwijk staras ankaŭ monumento por Corputius, kiun en 2003 verkis Hans Kuyper. En Zoetermeer en la 1990-aj jaroj nomiĝas loĝostrato Van den Corputschans laŭ Corputius benannt, kaj ankaŭ Delfzijl ekzistas la placo Johan van den Kornputplein.

En la jaro 2016 la plej aĝa skalofidinda urboplano norde de la Alpoj, ĝuste ĉi tiu supre menciita plano, fariĝos 450 jarojn aĝa.

Verkoj redakti

Mapoj

  • J. De Corput Brædanus: Verissima exactissimaque topographia Duisburgi urbis antiquissimae veteris Francorum regiae atque etiam ipsissimae eiusdem ad vivum effigies, ita ut nihil desit, 1566; Originalo en la Kultur- kaj Urbohistoria Muzeo je Duisburg
  • Modernaj eldonoj de la Corputius-Plano:
    • "Duisburg im Jahre 1566" (Veriss. ex actiss. q. topographia Duisburgi urbis antiquiss. veter. Francor. regiae atq. etiam ipsiss. eiusdem ad vivu effigiesi ita ut nihil desit), urboplano, Verlag für Wirtschaft und Kultur Renckhoff Duisburg 1964
    • Stadtpl. d. Johannes Corputius von 1566, Format 87 x 87,5 cm: Veriss. exactiss. q. topographia Duisburgi urbis antiquiss., Kartenbeilage, en: Krause, Günter [eld.]: Stadtarchäologie in Duisburg: 1980 – 1990, Duisburger Forschungen 38, Duisburg: Braun, 1992, ISBN 3-87096-049-3

Bücher

  • Reinico Fresinga (Pseudonym von Johannes Corputius): Memorien vanden gedenckwerdigen dingen, dier in den Nederlandischen Provincien van Frieslant, Overijssel, Omlanden, Drenthe, Greuningen, ende Lingen, met heuren bijliggenden frontieren, geschiet sijn, Deventer: Fr. van Campen, 1584

Referencoj redakti

  1. Günter von Roden: Duisburger Forschungen – Schriftenreihe für Geschichte und Heimatkunde Duisburgs 6, Beiheft 1964, Verlag für Wirtschaft und Kultur Werner Renckhoff, Duisburg-Ruhrort, 12 paĝoj, eldonita de la urbarĥivo de Duisburg lige kun la Mercator-Gesellschaft komp. stoko Breda n-ro 811, s. 119. Publikigita de Gerrit Cornelius Aadrianus Juten en: Taxandria: tijdschrift voor Noordbrabantsche Geschiedenis en Volkskunde, 36. Jarkolekto 1929, p. 297 sj
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Jan Pieter Johannes Postema: Johan van den Corput, 1542-1611: kaartmaker, vestingbouwer, krijgsman, Kampen: Stichting Ijsselakademie, 1993, ISBN 90-6697-063-4
  3. komp. Matthys Balen: Beschryvinge der stad Dordrecht, Dordrecht, 1677, p. 1018, nomas la 17-an de septembro 1611 kiel mortodato.
  4. La epitafo laŭ komisio de Petrus Pappus von Tratzberg en la Marteno-Preĝejo je Groningen indikas la mortodaton 17-a de septembro 1611, [...]M D ĈI DIE SEPT XVII[...], komparu la lumbildon en la retejo de la urba arĥivo de Breda: 19810336
  5. Janus Grunterus, 1614 (komp. Heinrich Averdunk: Geschichte der Stadt Duisburg, 1894, p. 42s.) nomas tamen la 27-an de septembro 1611 „27.Sept. 1611 styli veteris obiit“. Tiu ĉi dato nur estas ĝusta je konsidero de la kalendarreformo el 1528.
  6. Günter von Roden: Duisburger Forschungen – Schriftenreihe für Geschichte und Heimatkunde Duisburgs 6, Beiheft. Verlag für Wirtschaft und Kultur Werner Renckhoff, Duisburg-Ruhrort 1964, p. 11.  eldonita de la urba arĥivo de Duisburg lige kun la Mercator-Gesellschaft
  7. vgl. „nu vijfthien jaeren lang sich in de van alderley goede consten ende leeringen geexerceert tot Loven, tot Colen ende in andere verscheydenen plaetsen.“ en Günter von Roden: Duisburger Forschungen – Schriftenreihe für Geschichte und Heimatkunde Duisburgs 6, Beiheft. Verlag für Wirtschaft und Kultur Werner Renckhoff, Duisburg-Ruhrort 1964, p. 12.  eldonita de la urboarĥivo de Duisburg lige kun la Mercator-Gesellschaft
  8. Jan Pieter Johannes Postema: Johan van den Corput, 1542-1611: kaartmaker, vestingbouwer, krijgsman, Kampen: Stichting Ijsselakademie, 1993, ISBN 90-6697-063-4
  9. Joseph Milz: Der Duisburger Stadtplan des Johannes Corputius und seine Vermessungsgrundlagen., a.a.O.
  10. 10,0 10,1 Heike Frosien-Leinz: Der Corputius-Plan: Kommunales Selbstbewusstsein und Werbemittel, a.a.O.
  11. Jan P. J. Postema: Johannes Corputius, a.a.O., p. 35
  12. vgl. „dat de liefde zijns vaderlants ende de eere van God almachtich hem moveerden om grooter studien ende geleertheyt naerder te vervolgen“ [ke la amo de sia patrujo kaj de ĉiopotenca Dio motivigis lin pli studi kaj pli intense kleriĝi] en Günter von Roden: Duisburger Forschungen – Schriftenreihe für Geschichte und Heimatkunde Duisburgs 6, Beiheft. Verlag für Wirtschaft und Kultur Werner Renckhoff, Duisburg-Ruhrort 1964, p. 12.  eldonita de la urboarĥivo Duisburg lige kun la Mercator-Gesellschaft
  13. Günter von Roden: Duisburger Forschungen – Schriftenreihe für Geschichte und Heimatkunde Duisburgs 6, Beiheft. Verlag für Wirtschaft und Kultur Werner Renckhoff, Duisburg-Ruhrort 1964, p. 12.  eldonita de la urboarĥivo Duisburg lige kun la Mercator-Gesellschaft
  14. Jan P. J. Postema: Johannes Corputius, a.a.O., p. 41
  15. Jan P. J. Postema: Johannes Corputius, a.a.O., p. 30
  16. Günter von Roden: Duisburger Forschungen – Schriftenreihe für Geschichte und Heimatkunde Duisburgs 6, Beiheft. Verlag für Wirtschaft und Kultur Werner Renckhoff, Duisburg-Ruhrort 1964, p. 12.  herausgegeben vom Stadtarchiv Duisburg in Verbindung mit der Mercator-Gesellschaft
  17. Gerhard Dumbar sr. (1680-1744), wieiswieinoverijssel.nl
  18. Origina titolo: Memorïen van den gedenckwerdigen dingen, dier in den Nederlandischen Provinciën van Frieslant, Overijssel, Omlanden, Drenthe, Grueningen en Lingen met heuren byliggenden frontieren geschiet syn, beschreven deur Reinico Fresinga van Frennicker
  19. 19,0 19,1 Bijdragen en Mededeelingen van het Historisch Genootschap. Deel 56, dbnl.org
  20. Nicolaas van den Corput estis urba sekretario de Breda. Vd. pri tio: Hendrik van den Corput (niederl. WP)
  21. Ale Algra, Hendrik Algra: Dispereert niet. Twintig eeuwen historie van de Nederlanden, Franeker: Wever, 1978, p. 404, ISBN 90-6135-272-X
  22. Hans Delbrück: Geschichte der Kriegskunst im Rahmen der politischen Geschichte, Berlino 1920, parto 4, p. 184

Literaturo redakti

  • Jan P. J. Postema: Johannes Corputius (1542-1611); Kriegsmann, Kartenzeichner, Festungsbauer; en: Kraume, Hans-Georg [red.]: Duisburger Forschungen 35, Duisburg: Braun, 1987, pj. 26–50; ISBN 3-87096-046-9
Literaturo pri la Duisburg-Plano el 1566
  • Der Duisburger Stadtplan des Johannes Corputius von 1566, Multimedia-CD-Rom, eldonita de Gerhard-Mercator-Gesellschaft e.V., Duisburg 2002
  • Duisburg im Jahre 1566: der Stadtplan des Johannes Corputius (=Duisburger Forschungen 40), bearb. von Joseph Milz / Günter von Roden, Duisburg 1993. ISBN 3870960515
  • Heike Hawicks: Der Duisburger Stadtplan des Johannes Corputius von 1566, vom frühneuzeitlichen "Werbeprospekt" zur modernen Multimedia-CD-ROM, en: Duisburger Forschungen 51, Duisburg: Mercator-Verl., 2004, pj. 225–234, ISBN 3-87463-377-2
  • Frosien-Leinz, Heike: Der Corputius-Plan: Kommunales Selbstbewusstsein und Werbemittel, en: Frosien-Leinz, Heike [red.]: Von Flandern zum Niederrhein: Wirtschaft und Kultur überwinden Grenzen; Begleitband zur Ausstellung, eld. De la urbo Duisburg – Die Oberbürgermeisterin, Kultur- und Stadthistorisches Museum Duisburg, 2000, pj. 87–100, ISBN 3-89279-560-6
  • Joseph Milz: Der Duisburger Stadtplan des Johannes Corputius und seine Vermessungsgrundlagen. En: Cartographica Helvetica kajero 11 (1995) pj. 2–10, ISSN 1015-8480, plenteksto Arkivigite je 2016-04-03 per la retarkivo Wayback Machine, represaĵo en: Kraume, Hans Georg [Hrsg.]: Duisburger Forschungen vol. 45. Duisburg: Mercator-Verl., 2000. pj. 1–23. ISBN 3-87463-295-4
  • Joseph Milz: Die Vermessung des Duisburger Stadtplanes von 1566 durch Johannes Corputius, in: Hantsche, Irmgard (Hrsg.): Der "mathematicus": zur Entwicklung und Bedeutung einer neuen Berufsgruppe in der Zeit Gerhard Mercators [Referate des 4. Mercator-Symposiums, 30. – 31. Oktober 1995], Duisburger Mercator-Studien 4, Bochum: Brockmeyer, 1996, pj. [227]-250, ISBN 3-8196-0474-X
  • Joseph Milz: Neue Quellen und Forschungen zu Johannes Corputius, in Duisburger Forschungen, Band 31, eld. de la urba arĥivo de Duisburg lige kun Mercator-Ges. [Für d. Schriftl. verantwortl.: Joseph Milz], Duisburg: Braun, 1982, pj. 117–125, ISBN 3-87096-042-6

Eksteraj ligiloj redakti