Johannes von Gmunden

aŭstra humanisto, matematikisto, teologo, filozofo, astronomo, fabrikanto de instrumentoj, kaj fondinto de la Lernejo pri Matematiko en Vieno

Johano de Gamundo, Johann Krafft (1384-1442) estis aŭstra humanisto, matematikisto, teologo, filozofo, astronomo, fabrikanto de instrumentoj, kaj fondinto de la Lernejo pri Matematiko en Vieno[1]. Li alportis la matematikan kaj astronomian konon el la antikveco kaj la araba erudiciularo al Centra Eŭropo. Liaj astronomiaj diagramoj kaj kalkuloj estis memorindaj. Li publikigis la unuan kalendaron en la germana lingvo kaj oni kreditas al la li kreadon de la unua mapo de Vieno[2].

Johannes von Gmunden
(1384-1442)
Kalendaro prilaborita de Johano de Gamundo, 1470
Kalendaro prilaborita de Johano de Gamundo, 1470
Persona informo
Johannes von Gmunden
Naskiĝo 1384
en Gmund am Traunsee,  Aŭstrio
Morto 23-a de februaro 1442
en Vieno,  Aŭstrio
Tombo Stefana Katedralo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj renesanca latinogermana vd
Alma mater Universitato de Vieno
Universitato de Ferrara
Profesio
Alia nomo Johannes de Gamundia vd
Okupo astronomo • matematikisto • universitata instruisto • astrologo • filozofotradukisto vd
Doktoreca konsilisto Henry of Langenstein vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li enmatrikuliĝis en la Universitato de Vieno, en la 13-a de oktobro 1400 kiel Johannes Sartoris de Gmundin[3]. En la 13-a de oktobro 1402 la sama Johano de Gamundo akceptiĝas por la ekzamenado pri bakalaŭreco. En 1406, li ricevis sian diplomon pri doktoreco en la Universitato de Vieno, kie Heinrich von Langenstein (1325-1397) estis lia profesoro[4]. En la 21-a de marto 1406 ni trovos iun Johann von Gmunden en la listo inter la sep aŭ naŭ profesoroj nomumitaj al la Fakultato pri Artoj.

Kalendaro de Johano de Gmundeno, 1496

En la 1-a de septembro 1407 ni trovos iun profesoron Johannes Krafft en la katalogo de la kursoj, instruante pri Eŭklido. Ekde 1407, li donis lecionojn pri la verkoj "Fiziko" (1408) kaj "Meteora" (1409, 1411) de Aristotelo[5], pri Petrus Hispanus (1410) kaj "algorismus de minutiis" (1412). Ekde 1420, Johano de Gamundo restriktis siajn instruojn al la kampoj de matematiko kaj astronomio, fokusinte sur la Elementoj de Eŭklido kaj la "Sphaera materialis" de Johano de Sakrobosko (1195-1256).

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. La Cartografia Dels Països de Parla Alemanya, Institut Cartogr Afic de Catalunya, Universitàt autònoma de Barcelona. Departament de geografia Generalitat de Catalunya, Departament de Política Territorial i Obres Públiques, 1997 - Reference - 278 paĝoj
  2. The Rough Guide to Vienna, Rob Humphreys
  3. The Vienna-Klosterneuburg Map Corpus of the Fifteenth Century: A Study in ..., Dana Bennett Durand
  4. Mathematik im Abendland: Von den römischen Feldmessern bis zu Descartes, Helmuth Gericke
  5. Geschichte der Wiener Universität: Festschrift zu ihrer ..., Volume 1, Joseph von Aschbach, Wenzel Hartl, Karl Schrauf, Adalbert Horawitz
  6. Der Traktat de Sinibus, Chordis et Arcubus von Johannes von Gmunden, Hubertus L.L. Busard