John R. Bolton

Usona diplomato
(Alidirektita el John Bolton)

John R. BOLTON, (n. 20-a de novembro, 1948, en Baltimoro (Marilando)) estas usona politika figuro kaj diplomato laŭ profesio.

John R. Bolton
Persona informo
Naskonomo John Robert Bolton
Naskiĝo 20-an de novembro 1948 (1948-11-20) (75-jaraĝa)
en Baltimore
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Yale Law School • McDonogh School • Grace Hopper College
Subskribo John R. Bolton
Okupo
Okupo politikistodiplomatoadvokatoŝtata funkciulo
vdr

Je la 7-a de marto, 2005, lin kandidatigis la usona prezidanto George W. Bush por fariĝi la ambasadoro de Usono al UNo. Multaj membroj de la Usona Kongreso plendis aŭ esprimis dubojn pri tiu kandidatigo, kaj ĝis nun la kongreso, kiu devas aprobi ambasadorojn, rifuzis okazigi voĉdonadon pri li. La plendoj temis ĉefe pri diversaj kontraŭ-UNaj asertoj, kiujn Bolton publike eldiris (plej fifame, aserto ke "ne ekzistas" UNo).

Je la 1-a de aŭgusto, 2005, Prezidanto Bush senaprobe - sed leĝe - ambasadorigis s-ron Bolton. Tiu "dumferia enpostenigo" validos ĝis la kunsidiĝo de nova sesio de la parlamento post la novjaro.

Je la 4-a de decembro, 2006 li abdikis kiel reprezentanto de Usono en UN.

Je la 9-a de aprilo, 2018 ĝis la 10a de septembro, 2019, s-ro Bolton estis la Nacia Sekureca Konsilisto de la Prezidanto de Usono.