Malfermi la ĉefan menuon

John Woodward (1665-1728) estis angla kuracisto, filozofo, paleontologo, geologo, antikvaĵisto, naturalisto, profesoro en la Kolegio Gresham, en Londono kaj fondinto de la "Woodwardian Professorship of Geology", ia akademia posteno tenata de la "Departemento pri Tersciencoj" en la Universitato de Kembriĝo. Kvankam li estis ĉefa apoganto pri la graveco de la observado kaj eksperimentado, kiun hodiaŭ oni konas kiel scienco, malmultaj el liaj teorioj supervivis lin.

John Woodward
(1665-1728)
angla kuracisto kaj filozofo
angla kuracisto kaj filozofo
Persona informo
Naskiĝo 1-a de majo 1665
en Wirksworth, Derbyshire, Flago-de-Anglio.svg Anglio
Morto 25-a de aprilo 1728
en Londono, Flago-de-Anglio.svg Anglio
Ŝtataneco Reĝlando AnglioReĝlando de Granda Britio [#]
Alma mater Universitato de Kembriĝo, Gresham Kolegio, Reĝa Societo de Londono, Reĝa Kolegio de Kuracistoj de Londono
Profesio
Profesio botanikisto • universitata profesoro • geologo [#]
Honorigoj Membro de la Reĝa Societo de Londono • Fellow of the Royal College of Physicians [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

En 1699, li publikigis dokumenton pri siaj eksperimentoj rilate al hidroponio kun Mentha spicata kaj li malkovris ke plantoj el malpli puraj akvofontoj kreskis pli ol plantoj imergitaj en distilita akvo. Kune kun Isaac Newton (1642-1727) kaj Niels Stensen (1638-1686), li estas konsiderata unu el la vere fondintaj patroj de la geologio.[1]

VivoRedakti

Estante 16-jara li iris al Londono, li komence iĝis lernanto de komercisto pri drapaĵoj, sed pli malfrue li studis medicinon sub gvidado de D-ro Peter Barwick (1619-1705), kuracisto de la reĝo Karlo la 2-a (1630-1685). Kiel influa kuracisto, kiu neniam estis en universitato, Woodward estis grava figuro en la Diskuto pri la Antikvuloj kaj Modernuloj en Anglio de la la 18-a jarcento.

En 1692 li estis indikita kiel profesoro pri Medicino en la Kolegio de Gresham. En 1693, li elektiĝis kiel membro de la Reĝa Societo de Londono, li iĝis doktoro pri medicino far Thomas Tenison (1636-1715), ĉefepiskopo de Canterbury kaj ankaŭ far la Universitato de Kembriĝo. En 1702, li iĝis membro de la Reĝa Kolegio de Kuracistoj.

Kiam li estis ankoraŭ studanto, li interesiĝis pri botaniko kaj naturhistorio, kaj dum liaj vizitoj al Gloucestershire lia atento estis altirada de kelkaj fosilioj tie ekzistantaj. Li komencis krei sian grandan kolekton, konatan ĝis la hodiaŭaj tagoj.

VerkaroRedakti

  • An Essay toward a Natural History of the Earth and Terrestrial Bodies, 1695
  • Brief Instructions for making Observations in all Parts of the World (1696)
  • Natural history of Rocks and minerals, 1702
  • Fossils. In: John Harris: Lexicon chemicum. 1704
  • The natural history of the earth illustrated, enlarged, and defended, 1714
  • Naturalis historia teluris. 1714
  • The State of Physick and of Diseases ... Particularly of the Smallpox (1718)
  • An Attempt towards a Natural History of the Fossils of England, 1728
  • Fossils of All Kinds Digested Into a Method 1728

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

  • John Leland (1506-1552)
  • Peter Barwick (1619-1705) kuracisto de la reĝo Karlo la 2-a (1630-1685)
  • John Ray (1627-1705)
  • John Conyers (1633-1694) angla apotekisto
  • Thomas Tenison (1636-1715) ĉefepiskopo de Canterbury
  • Niels Stensen (1638-1686)
  • Isaac Newton (1642-1727)
  • John Arbuthnot (1667-1735) skota kuracisto
  • Johannes Scheuchzer (1672-1733) germana erudiciulo[2]
  • John Freind (1675-1728)
  • Thomas Hearne (1678-1735)

ReferencojRedakti