Jongny

komunumo de Svislando
1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 6 aŭg. 2023.

Jongny estas komunumo en la distrikto Riviera-Pays-d’Enhaut en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1466 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Jongny
Blazono de Jongny
Blazono de Jongny
Blazono de Jongny
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut
Koordinatoj  46° 28′ 39″ N 6° 50′ 47″ O / 46.47750 °N, 6.84639 °O / 46.47750; 6.84639 (mapo)Koordinatoj: 46° 28′ 39″ N 6° 50′ 47″ O / 46.47750 °N, 6.84639 °O / 46.47750; 6.84639 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 1466
Areo 2,16 km²
Alteco 639 m super marnivelo
Poŝtkodo 1805
Komunumkodo 5885
Mapo de Jongny
Mapo de Jongny
Mapo de Jongny
vdr

Geografio

redakti

La komunumo Jongny situas sur la sudokcidenta deklivo de la Monto Pélerin, proksimume 3 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Vevey. La komunumo konsistas el la vilaĝo Jongny kun la kvartaloj Cherpenaux, Macconex, La Perrette kaj La Tuilière[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,16 km², de kiuj 18,1% estas kovritaj de arbaro, 52,8% servas por agrikulturo kaj 28,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

redakti

La komunumo Jongny limas en nordo al Attalens (FR), en oriento kaj sudo al Corsier-sur-Vevey, kaj en okcidento al Chardonne.

Trafiko

redakti

Tra Jongny pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 de Vevey al Friburgo. La plej proksima aŭtovojalveturejo situas 3 kilometrojn oriente de la komunumo ĉe la vojnodo inter la svisa aŭtovojo A9 kaj la svisa aŭtovojo A12.

Historio

redakti

La unua dokumenta mencio de Jongny datiĝas el la jaro 1168 kiel Iaunie. Ĝis 1536 Jongny apartenis al la episkopo de Laŭzano. Sub berna regado ĝi estis parto de la Voktejo Laŭzano kaj parto de la Grandparoĥo Corsier. Post la Helveta Revolucio ĝi fariĝis aparta politika komunumo kaj estis atribuita al la Distrikto Vevey, kun kiu ĝi ĝis 1803 apartenis al la Kantono Lemano kaj poste fariĝis parto de la tiam fondita Kantono Vaŭdo.[3]

Notoj kaj referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti