Joonas KOKKONEN (naskiĝis la 13-an de novembro 1921 en Iisalmi, mortis la 2-an de oktobro 1996 en Järvenpää) estis unu de plej estimataj finnaj komponistoj de klasika muziko en sia jarcento. Kokkonen pretiĝis en 1948 en Universitato de Helsinko kiel kandidato de filozofio. Li fariĝis profesoro en Sibelius-Akademio en 1959 kaj en Akademio de Finnlando en 1963. Li atentis kunigon de finnaj komponistoj. Lia ĉefverko estas opero Viimeiset kiusaukset, kiu rakontas pri Paavo Ruotsalainen. Ĝi estis ludita en Operfesto de Savonlinna. Kokkonen komponis ankaŭ kvar simfoniojn, tri arĉajn kvartetojn kaj violonĉelan konĉerton.

Joonas Kokkonen
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1921 (1921-11-13)
en Iisalmi
Morto 2-an de oktobro 1996 (1996-10-02) (74-jaraĝa)
en Järvenpää
Lingvoj finna
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Universitato de Helsinko
Okupo
Okupo komponistopedagogo • muzikologo • universitata instruisto • pianisto
vdr