José O' Callaghan Martinez

José O'CALLAGHAN MARTINEZ, sacerdoto de la Kompanio de Jesuo, estis hispana papirusologo krom bibliisto kaj arkeologo.

José O' Callaghan Martinez
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1922 (1922-10-07)
en Tortosa
Morto 15-an de decembro 2001 (2001-12-15) (79-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Madrido • Universitato de Milano
Okupo
Okupo teologo • arkeologohistoriisto • papyrologist
vdr
FAMAJ PAPIRUSOLOGOJ
“JOSÉ O’ CALLAĜAN”
nomo = José
kromnomo = O’ Callaghan Martinez
sekso = Viro
naskiĝloko = Tortosa (Hispanio)
naskiĝdato = 7-an de oktobro 1912
mortodato = 15-an de oktobro 2001
mortoloko = Barcelono
aktiveco1 = jezuita”
aktiveco2 = presoro pri teologio kaj filozofio kaj arkeologio
aktiveco3 = papirusologo
nacio = hispana
Fragmento 7Q5 en kiu videblas la literoj kiuj estus eroj de la Evangelio laŭ Marko

Biografio redakti

Li naskiĝinta en Tortosa, hispana provinco Taragono, en 1922, adheris al Jezuitoj en 1940. En 1952 li estis promociita al bakaleŭreco pri teologio kaj en 1953 doktoro pri filozofio pri literaturo ĉe la universitato de Madrido kaj pri klasika literaturo ĉe la universitato de Milano en 1960. Li profesoris ĉe diversaj eŭropaj universitatoj; en la jaroj 1961-1971 li fondis en Barcelono “Skolo por la studoj pri papirusologio; en 1971 instrucele atingis la Pontifikan Biblian Instituton de Romo. Revenante al Barcelono, li pliprizorgis sian kreitan revuon "Studia Papirologica”. Li eliris el tiu vivo la 15-an de decembro 2001.

José O’ Callaghan Martinez famis precipe pro sia aparta tezo: subtenata de profesoro Carsten Peter Thiede (ankaŭ li papirusologo kaj esploristo pri la Nova Testamento), Callaghan proponis kaj subtenis la hipotezon laŭ kiu 7Q5 (vidu la bildon ĉi-flankan), unu el la papirusaj fragmentoj de la grotoj de Qumran (la tieldiritaj manuskriptoj de la Morta Maro gastigas erojn de la versegoj 52 kaj 53 de la ĉapitro sesa de la Evangelio laŭ Marko. Se tiu estus, la evangelio de Marko estis jam redaktita en la jaroj de la detruo de Jerusalemo (70 p.K.) kiam la monaĥoj, aŭ membroj de la Jerusalem tempo, decidis kaŝi la dokumentojn en la grotoj de Qumran por ilin savi de la milita detruemo. Sed la vidpunkto de O’Callaghan trafis grandajn diskutojn kun malgranda konsento.

Verkoj redakti

  • Las tres categorías estéticas de la cultura clásica, Madrid, 1960, 288 pgs.
  • Cartas cristianas griegas del siglo V, Barcelon, 1963, 251 pgs.
  • Studia Papirologica.
  • ¿Papiro neotestamentarios en la cueva 7 de Qumrán? Biblica, 1972. Roma. pp. 91–100
  • Notas sobre 7Q tomadas en el "Rockefeller Museum" de Jerusalén. Biblica, 1972. Roma. pp. 517–536

Vidu ankaŭ redakti