Josef Rattner

aŭstra aŭtoro

Josef RATTNER (naskiĝinta la 4-an de aprilo 1928 en Vieno, mortis la 29-an de oktobro 2022 en aĝo de 94 jaroj) estis aŭstra psikologo, doktoriĝinta filozofo kaj kuracisto same kiel verkisto. Li loĝis, terapiis kaj instruis en Berlino. Rattner validas kiel pioniro de la grandgrupo-terapio.

Josef Rattner
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1928 (1928-04-04)
en Vieno
Morto 29-an de oktobro 2022 (2022-10-29) (94-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo verkisto • psikoterapiisto
vdr

Josef Rattner studis filozofion, psikologion, pedagogion, germanistikon kaj arthistorion ĉe la universitato je Zuriko (finiĝo per la doktortezo La prihoma bildo en la filozofio de Martin Heidegger), poste medicinon (finiĝo: doktortezo La esenco de la skizofrena reago).

Bazo de la formo de profunda psikologio, kiun Rattner disvolvis, estas la individua psikologio de Alfred Adler, kiun instruis al li Friedrich Liebling, pli malfrua fondinto de la Zurika Lernejo por Psikoterapio.

Post malsaniĝo en 1994 Rattner retiriĝis el la terapia praktiko. Ekde tiam li plue laboris kiel verkisto. Estis la intenco de Rattner, disvastigi humanisman etikon kaj instigi homojn al libera pensado sen ŝtata kaj religia kuratoreco, t.e. transformo de la „stulta homo“ en „saĝan homon“.

Eksteraj ligiloj redakti