Josef Redtenbacher

Josef Redtenbacher (1810-1870) estis aŭstra kuracisto, botanikisto, mineralogo, kemiisto, profesoro en la Universitato de Vieno, frato de la entomologo kaj kuracisto Ludwig Redtenbacher (1810-1870), patro de la kirurgo Leo Redtenbacher (1845-1904)[2]kaj asistanto de la kuracisto kaj kemiisto Joseph Franz von Jacquin (1766-1839) en la Fakultato pri Botaniko, en Vieno. Li estis respondeca pri la konstruado de universitata laboratorio en Vieno, projekciita de la arkitekto Heinrich von Ferstel (1828-1883).

Josef Redtenbacher
(1810–1870)
Aŭstra kuracisto, kemiisto, kaj profesoro pri kemio de Gregor Mendel (1822–1884) en la "Universitato de Vieno"[1]. Oni atribuas al li la malkovrojn de la akroleino, akrilata acido kaj esplorojn pri la komponado de la taŭrino kaj la glicerino.
Aŭstra kuracisto, kemiisto, kaj profesoro pri kemio de Gregor Mendel (1822–1884) en la "Universitato de Vieno"[1]. Oni atribuas al li la malkovrojn de la akroleino, akrilata acido kaj esplorojn pri la komponado de la taŭrino kaj la glicerino.
Persona informo
Naskiĝo 12-a de marto 1810
en Kirchdorf an der Krems, Aŭstro-Hungara Imperio
Morto 5-a de marto 1870
en Vieno, Aŭstro-Hungara Imperio
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Vieno
Universitato de Prago
Universitato de Giessen
Aŭstra Akademio pri Sciencoj
Universitato de Berlino
Universitato de Salcburgo
Familio
Gefratoj Ludwig Redtenbacher • Wilhelm Redtenbacher vd
Parencoj Erna Redtenbacher vd
Profesio
Okupo kemiistoprofesorobotanikisto vd
Doktoreca konsilisto Friedrich Mohs vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de riĉaj gepatroj kaj lia patro estis komercisto kaj ĉifonisto en Kirchdorf, situata en bela monta regiono. Post kompletigado de la elementaj studoj li venis al najbara urbo Kremsmünster kie li ricevis la unuan sciencan trejnadon en la loka lernejo pri gramatiko.

Lia aparta dediĉo al la naturaj sciencoj, el kiu devenis multaj gravaj homoj, influis sur tiun talentan ambician junulon, kiu finis siajn studojn tie kaj komencis studi medicinon kaj botanikon en la Universitato de Vieno. Li estis influita pro la lecionoj (1828) de la mineralogo Friedrich Mohs. En Vieno li studis kun la botanikistoj August Neilreich (1803-1871), Karl Wilhelm Mayrhofer (1806-1853) kaj Friedrich Welwitsch (1806-1872), inter aliaj.

Pli malfrue li studis mineralogion kun Heinrich Rose (1795-1864) en Berlino kaj organika kemio kun [[Justus Liebig] en la Universitato de Giessen. En januaro 1839 li estis nomumita profesoro pri kirurgiaj preparsciencoj en la "Universitato de Salcburgo". En la 18-a de januaro 1840 li estis indikita kiel plena profesoro pri ĝenerala kaj farmacia kemio en la "Universitato de Prago" (1840-48) kaj ekde 1849 en la "Universitato de Vieno" kiel sukcedanto de Adolf Martin Pleischl (1787-1867).

Aparte li esploris la grasacidojn kaj iliajn derivaĵojn, krom la kolesterolon kaj la gajlon. Iom antaŭ sia morto, li planis la konstruadon de kemia laboratorio en la Universitato de Vieno helpata de la profesoro von Ferstel, kiu vizitis la plej bonajn laboratoriojn en la "Universitatoj de Bonno", Berlino kaj Hajdelbergo, krom aliaj lokoj.

Kelkaj el liaj lernantoj estis Franz Pless (1819-1905), Giovanni Bizio (1823-1891), Francesco Filippuzzi (1824-1886), Friedrich Rochleder (1819-1874), Johann Gottlieb (1815-1875), Heinrich Hlasiwetz (1825-1875), Theodor Wertheim (1820-1864) krom aliaj. Oni povas diri ke Redtenbacher estas konsiderata pioniro de la moderna kemio en Aŭstrio.

Verkaro redakti

 
3D kemia strukturo de la akroleino.
 
3D kemia strukturo de la Akrilata acido.
 
3D kemia strukturo de la Taŭrino.
  • Dissertatio inauguralis botanica De caricibus territorii Vindebonensis 1834
  • Ueber das Atomgewicht des Kohlenstoffs ("Pri la atompezo de la karbono"), kune kun Justus Liebig 1841[3]
  • Der Sauerbrunnen in Bilin in Böhmen, chemisch untersucht u. s. w.“ (Prago, 1845)
  • Analyse eines albitähnlichen Minerals, 1841
  • Analyse des methionsauren Baryts[4]
  • Ueber die Zusammensetzung und Destillationsproducte der Talgsäure
  • Untersuchung der Fettsäure
  • Analyse der Meteorsteine von St. Ivan
  • Ueber die Zerlegungsproducte des Glyceryloxydes auf trockenem Wege
  • Ueber die Gegenwart der Ameisensäure in faulendem Kiefernreisig
  • Ueber das weiße und schwarze Salz im Hochofen von Mariazell
  • Analyse des Biliner Sauerbrunnens
  • Bericht über eine Arbeit von Rochleder und Werthheim über Alkaloide
  • Ueber die Zusammensetzung des Taurins
  • Ueber eine neue Entstehungsweise der Metacetonsäure
  • Ueber die Einwirkung der Salpetersäure auf Choloidinsäure und Cholosterin
  • Ueber die Säure des Johannesbrotes
  • Ueber allgemeine Entstehungsweise der Säuren (CH)n O4 mit dem Siedepuncte über 300°
  • Ueber die Constitution des Taurins und einen damit isomeren Körper
  • Ueber Carbothialdin
  • Analyse der altslavischen Ginecer Bronzen (1847)

Literaturo redakti

Referencoj redakti