József Csáky

(Alidirektita el Joseph Csaky)

József Csáky [jOĵef ĉAki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csáky József estis hungara-franca kubisma skulptisto. Lia persona nomo en Francio estis Joseph-Alexandre.

József Csáky
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1888 (1888-03-18)
en Szeged
Morto 1-an de majo 1971 (1971-05-01) (83-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj francahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato • Académie de La Palette
Okupo
Okupo skulptistoartisto • ceramikisto
Verkoj Groupe de femmes
vdr

József Csáky [1] naskiĝis la 18-an de marto 1888 en Szeged (Hungario), li mortis la 1-an de majo 1971 en Parizo.

Portreto fare de Csáky
Puto pri dancistinoj fare de Csáky

Biografio redakti

József Csáky studis en Reĝa Industriarta Lernejo en la lernojaro 1904, lia ĉefinstruisto estis Lajos György Mátrai. En la sekvaj jaroj li faris ĉiuspecajn laborojn. En 1908 li iris al Parizo perpiede, li aliĝis al la hungara artista kolonio kaj luis atelieron kun Ferenc Joachim. Helpe de hungara stipendio li vizitis liberajn lernejojn. Li debutis en ekspozicio en 1910. Li akiris francan ŝtatanecon kaj li batalis dum la 1-a mondmilito en la franca armeo. En 1935 li studvojaĝis al Grekio. Dum la 2-a mondmilito li estis rezistanto, ankaŭ komunisto. Li tenis kontaktojn kun Hungario, en 1959 li revizitis sian naskiĝurbon.

Elektitaj solaj ekspozicioj redakti

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti

  • Parizo (1910, 1913, 1923, 1930, 1937, 1946, 1955)

Elektitaj skulptaĵoj redakti

  • vidu la fotojn!

Fontoj redakti

Referencoj redakti