Malfermi la ĉefan menuon
Stratŝildo en Eisenach

Joseph KÜRSCHNER (naskiĝinta en la 20-a de septembro 1853 en Gotha, mortinta en la 29-a de julio 1902 en Matrei in Osttirol/Distrikto Lienz) estis germana leksikografo kaj eldonisto.

VivoRedakti

Post trejnado kiel mekanikisto Kürschner studis en Leipzig antaŭ ĉio ĉe Friedrich Zarncke germanistikon. Lia unua intereso estis pri teatro kaj muziko. Pro instigo de la romanverkisto Robert Schweichel li revenis al Gotha kiel teatra kritikisto. Tie ĉi li skribis la monografion Conrad Eckhof's Leben und Wirken (1872); la posta plano verki bigrafion de August Wilhelm Iffland ne realigitis.

Ekde la komenco de la Festivalo de Bayreuth Kürschner aliĝis al la vagneranoj (Bayreuther Tagebuchblätter, 1876; la nur unufoje aperinta Wagner-jarlibro, 1886). En Berlino (1875–80) komenciĝis la multflanka laborado de Kürschner kiel eldonisto de periodaĵoj, leksikaj enciklopedietoj, manlibroj, literaturaj serioj/antologioj kaj de publikaĵoj pri la samtempa historio. Kürschner iĝis lerta redaktisto kun elstara organiza talento kaj laboregemo. Liaj materialoj montras pozitivisman labormetodon. Kun vigla intereso pri samtempaj literaturo kaj arto li redaktis diversajn, ofte efemerajn gazetojn ("Litterarische Korrespondenz", 1874; "Der litterarische Verkehr", 1876; "Chronologie des Theaters", 1876–77; "Jahrbuch für das deutsche Theater", 1879-80). Per la eldonado de "Deutsche Bühnengenossenschaft" kiel profesia organo de la teatranoj kaj de "Neue Zeit" (por dramistoj kaj komponistoj) Kürschner ekinteresiĝis pri sindikataj interesoj de verkistoj. Destinite per propraj spertoj pri la paga malfavoro de verkistoj ĉe la uzo de ties produktoj li fondis en 1885 - por protekti la interesojn de aŭtoroj - la ligon "Deutscher Schriftstellerverband" kaj la gazeton "Deutsche Schriftstellerzeitung". Li mem sukcesis bone unuigi proprajn ekonomiajn interesojn kun la intereso de eldonistoj estante bonkonata verkisto.

En StuttgartRedakti

Post la transloĝiĝo al Stuttgart Kürschner unue deĵoris kiel literatura konsilisto por la Eldonejo Wilhelm Spemann, poste por Eduard Hallberger. En 1882/83 li transprenis la de la fratoj Hart en 1879 fonditan Germanan Literaturan Kalendaron kaj igis lin ampleksa leksikono de la germanlingva tiutempa literaturo. Celo estis komplete kaj neŭtrale priskribi ĉiujn vivantajn verkistojn kaj ties verkojn. Kiel per la gazeto "Deutsche Schriftstellerzeitung" (1885/86) li ankaŭ per la Kalendaro batalis por la interesoj de la verkistaro kaj ties pligrangigo sociala. Postmorte kontinuigis la kalendareldonon Gerhard Lüdtke kaj post la Dua mondmilito Werner Schuder en la Eldonejo Walter de Gruyter. Jam en la 10-a jaro ĝi havis 16.000 referencojn al verkistoj (kun informoj pri dokumentaj kolektoj, kopirajtaĵoj, literaturaj kluboj ktp). Kiom gravis tio ĉi evidentigis la fakto ke ĝi aperas ekde 1925 sen ŝanĝoj ĉe de Gruyter.

En 1882-99 eldonis Kürschner helpate de multaj germanistoj la serion "Deutsche Nationalliteratur" en 164 volumoj kun tekstoj komentitaj ekde la komenco ĝis la goeta epoko. En nacia-novhumanisma tradicio de la 19-a jarcento la monumenta verkaro servu al plukleriĝo de multaj sur la kampoj filologiaj kaj literaturaj. Pli malfrue ankoraŭ pligrandiĝis la inklino de Kürschner forlasi la literaturaĵojn kaj etendiĝi al ĝenerala pluklerigo. La ideoj publicistaj neniam mankis. En 1881-84 li eldonis la "Kolekton Spemann", tre fama kolekto de romanoj kaj noveloj en malmultekostaj eroj. Krome li redaktis la ilustritan porfamilian gazeton "Vom Fels zum Meer" (1881-89). Per la gazeto "Aus fremden Zungen" (1891-96) li peris al multaj eksterlandan modernan literaturon en tradukoj, precipe Zola kaj naturalismajn romanojn. La ideon eldoni etajn poŝenciklopediojn li realigis per la aperigo de "Taschen-Konversations-Lexikon" (ekde 1884, kun multaj eldonoj), de "Quart-Lexikon, ein Buch für Jedermann" en 1888 (ekde 1894 "Universal-Konversationslexikon"). La 7-a eldono de Pierers Konversationslexikon (1888–93) fare Kürschner estis kombinita kun vortaro de la mondlingvoj, el kiu evoluis ekde 1895 la verko Welt-Sprachen-Lexikon. Ekde 1888 ("Staats- und Kommunal-Handbuch des Reichs und der Einzelstaaten") Kürschner komencis prilabori Ŝtatajn kaj parlamentajn manlibrojn en pli etajn formatojn por sekurigi pli rapidan sininformadon.

En EisenachRedakti

 
Vilao Hohenhainstein en Eisenach, loĝejo de Kürschner

Intertempe Kürschner nomumitis fare de la duko Ernesto la 2-a de Saksio-Coburg-Gotha Kortega konsilisto kaj profesoro. En 1892 li eksetlis en Eisenach. Tie li estis kunfondinto de memorigloko por Fritz Reuter. Tiel estiĝis la Muzeo Reuter-Wagner.

En la domo Hohenhainstein Kürschner trovis taŭgan lokon por stoki siajn ampleksajn literaturajn kaj teatrohistoriajn kolektojn. Ekde 1897 li denove eldonis romanan serion, la ilustritan Bücherschatz, Bibliothek fürs Haus. La saman jaron li fondis Jahrbuch, Kalender, Merk- und Nachschlagebuch für Jedermann. En 1900 aperis Lexikon des deutschen Rechts, en 1902 Handbuch der Presse.

Dum la lasta kreiva temp de Kürschner aperis popularaj, ilustritaj verkoj pri la tiutempa historio kiuj estis, laŭ la tiama modo, tre naciemaj.

LiteraturoRedakti

Eksteraj ligilojRedakti