Joseph Rhodes

brita ĵurnalisto kaj esperantisto
(Alidirektita el Joseph RHODES)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Joseph RHODES, ankaŭ nomata Jozefo Rhodes, (naskiĝis la 9-an de julio 1856 en Keighley, Britio, mortis la 28-an de februaro 1920 samloke) estis ĵurnalisto kaj brita esperantisto kaj Esperanto-vortaristo. Fondinto de la unua Esperanta Societo en Anglujo en Keighley in 1902.

Joseph Rhodes
Persona informo
Naskiĝo 9-an de julio 1856 (1856-07-09)
en Keighley
Morto 28-an de februaro 1920 (1920-02-28) (63-jaraĝa)
en Keighley
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
ĵurnalisto
vortaristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Rhodes laboris kiel ĵurnalisto kaj restis fervora kaj agema laboranto por Esperanto ĝis la fino. Interalie li ankaŭ estis inter la fondintoj de la Brita Esperantista Asocio en 1904. Li estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato (LK)[1]. En 1911, dum la Antverpena UK, li estis raportisto de la kunveno de protestantaj Esperantistoj kiuj decidis la kreon de KELI[2].

Ambaŭ liaj vortaroj estis gravaj por la frua epoko de la Esperanta leksikografio antaŭ la unua mondmilito. La rim-vortaro de 1905 povas esti rigardata kiel unu el la unuaj inversaj vortaroj de Esperanto entute. Lia angla-Esperanto vortaro de 1908 apartenas al la grandaj tiuepokaj kune kun tiu de Presa Esperantista Societo (franca), Boirac (difinvortaro kaj esperanta-franca 1909), Christaller (germana 1910) kaj Kabe (difinvortaro 1911). Carlo Bourlet ("C.B.") prave recenzis: ".. nuntempe la vortaro naci-esperanta la plej grava, la plej plena, kaj ankaŭ, .., unu el la plej bone kaj zorge verkitaj." (La Revuo, 3a jaro 1909, n-ro 6 (30), p. 286-287).

Verkaro

redakti
  • 1903: Traduko de la ,Ekzercaro‘ - First Lessons in Esperanto
  • 1905: Vortaro de Esperantaj Rimoj, represo 1984 ĉe eldonejo Artur E. Iltis, Saarbrücken
  • 1908: English-Esperanto Dictionary, Londono 1908, 547 p.

Recenzoj

redakti

Pri Vortaro de Esperantaj Rimoj

 
 Ĉiu Esperantisto posedas en si la ĝermon de poeto, tial la suprenomita libreto meritas rapidan vendadon. Ĝi sefvas duoblan celon. Gi estas, unue, kolekto da rimaj radikoj, zorge aranĝitaj kaj presitaj. La verkinto saĝe agas, konsilante niajn poetojn rimigi la radikojn samtempe kun la gramatikaj finiĝoj. Due, la broŝuro kolektas la tutan radikaron, ĝis nun aprobitan, en sumo ĉirkaŭ 5,000; tio estas, tiom da vortoj en radika formo kiom la ordinara Anglo kutime uzas iaforme. Ĉu ne estas vere, ke kiam la lernanto plendas ke Esperanto ne enhavas sufiĉe da vortoj, li ja estas konfesanta la nesufiĉecon de sia propra kono de afero? La kunmetitaĵo estos utila por ni eĉ kiam ni ne brulas pro la poezia fajro, ĉar ĝi ebligos nin rapide solvi ian momentan dubon - pri la internacieco de kia ajn vorto.

La vortaro estas notinda aldono al la kreskanta kolekto da libroj esperante verkitaj por Esperantistoj.

Oni -devas aldoni ke, antaŭ kelkaj tagoj S-ro. Rhodes ricevis poŝtokarton de D-ro. Zamenhof, en kiu la Majstro skribas :—“.Vian "Vortaron de Esperantaj Rimoj" mi ricevis kun plezuro, kaj mi dankas vin kore. Mi estas konvinkita, ke al multaj Esperantistoj. Yia. verko alportos tre grandajn servojn.” 
— La Brita Esperantisto - Numero 004, Aprilo (1905)

Bildaro

redakti

Referencoj

redakti
  1. Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.
  2. Hendrik Arie de Hoog, Nia Historio. K.E.L.I, Kristana Esperantista ligo Internacia de 1911-1961, Hardinxveld: KELI, s.d. [1964], p. 26.

Bibliografio

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti