Judith Szűcs
Judith Szűcs [sUĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szűcs Judith estas hungara ŝlagrokantisto. Ŝia frato estas Antal Gábor Szűcs. Ŝi alglutis literon h al Judit en 1979.
Judith Szűcs | |
---|---|
Judith Szűcs | |
Persona informo | |
Naskonomo | Szűcs Judit |
Naskiĝo | 15-an de aŭgusto 1953 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Antal Gábor Szűcs |
Okupo | |
Okupo | kantisto • diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.szucsjudith.hu |
Judit Szűcs[1] naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1953 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Judit Szűcs krom la kutima lernado ricevis ankaŭ pianolecionojn. Ŝi frekventis mezlernejon por iĝi frizisto, krome ŝi kantis en koruso. En 1966 ŝi aliĝis al orkestro de sia frato. Post 3 jaroj ŝi estis orkestrano de la unua hungara virina ŝlagrorkestro. En 1972 ŝi estis la unua en konkurso de Hungara Televizio. Tamen en 1977 ŝi estis vere konata pro sukcesa ŝlagro (iru al "Aŭdu ankaŭ"), eksterlande pro konstantaj pasportaj problemoj ŝi ne povis atingi gravajn rezultojn. Ŝi ricevis premiojn inter 1972–2008. Ŝi havis edzon, naskis filinon en 1985, sed ŝi eksedziĝis en 1995.
Elektitaj koncertoj redakti
- Palaco Vigadó (2002)
- Priŝtino (2003)
- Palaco Stefánia (2004)
- Teatro Erkel (2017)
Elektitaj ŝlagroj redakti
- Táncolj még! (1977)
- Gyere a Disco Club elé (1978)
- Járd el a Zorba dalát (1979)
Elektitaj muzikalbumoj redakti
- Táncolj még! (1978)
- Judith (1979)
- Meleg az éjszaka (1980)
- Ilyen ma egy lány (1981)
- Ugye táncolsz még (1995)
- Kezdjünk új életet (1999)
Ŝia libro redakti
- Táncolsz velem? - fiatalságom titkai (2005)