Julia Ormond

angla aktorino

Julia Karin ORMOND (4a de Januaro 1965) estas angla aktorino. Ŝi famiĝis ĉefe pro sia apero en The Baby of Mâcon (1993), Legends of the Fall (1994), First Knight (1995), Sabrina (1995), Neĝosento de Smilla (1997) kaj La Barbiro de Siberio (1998). Ŝi ricevis premion Emmy por Elstara Duaranga Aktorino en serieto aŭ filmo, pro sia rolo en la filmo de HBO nome Temple Grandin (2010). Ŝi estas konata ankaŭ pro sia rolo en The Walking Dead: World Beyond (2020) kiel ĉefa kontraŭagonisto.

Julia Ormond
Persona informo
Naskonomo Julia Karin Ormond
Naskiĝo 4-an de januaro 1965 (1965-01-04) (59-jaraĝa)
en Epsom
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Webber Douglas Academy of Dramatic Art • Cranleigh School • Guildford High School vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1989– vd
Verkado
Verkoj Legends of the Fall ❦
Neĝosento de Smilla vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Ŝi ekkarieris fine de la 1980-aj jaroj en televidaj serioj kiel Traffik kaj Capital City (1989), The Ruth Rendell Mysteries (1990) kaj tuj ŝi kombinis laŭlonge de la 1990-aj jaroj filmojn por televido kun filmoj por kino.

En 1995, Ormond ludis la rolon de la Reĝino Ginevra en First Knight kaj la titoligan rolon en Sabrina. En 1997, ŝi ludis ĉefrolon en la trilera filmo Smilla's Sense of Snow kaj, en 1998, ŝi stelulis en la rusa filmo La Barbiro de Siberio.

Ormond luktis kontraŭ homvendado ekde mezo de la 1990-aj jaroj, kaj en 2006 ŝi partneris kun la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Narkotaĵoj kaj Krimo por helpi en la klopodoj por pliigi la koncernan konscion. Ŝi estas ankaŭ defendanto de la Transatlantikaj Partneroj Kontraŭ Aidoso, kiuj klopodas plialtigi la konscion pri Aidoso en Rusio kaj Ukrainio, kaj estas fonda prezidanto de FilmAid International.

La 2an de Decembro 2005, Ormond estis nomumita Ambasadoro de bonvolo de Unuiĝintaj Nacioj.

Filmoj redakti

Jaro Titolo Rolo Notoj
1993 The Baby of Mâcon La filino
1994 Nostradamus Marie
1994 Captives Rachel Clifford
1994 Legends of the Fall Susannah Fincannon-Ludlow
1995 First Knight Reĝino Ginevra
1995 Sabrina Sabrina Fairchild
1997 Neĝosento de Smilla Smilla Jaspersen
1998 La Barbiro de Siberio Jane Callahan
2001 The Prime Gig Caitlin Carlson
2003 Resistance Claire Daussois
2006 Inland Empire Doris Side
2007 I Know Who Killed Me Susan Fleming
2008 Surveillance Elizabeth Anderson
2008 Che Ĵurnalisto Lisa Howard
2008 La conjura de El Escorial Ana de Mendoza, Princino de Eboli
2008 The Curious Case of Benjamin Button Caroline Fuller
2008 Kit Kittredge: An American Girl Margaret Kittredge
2011 The Music Never Stopped Dianne Daley
2011 The Green Karen
2011 Albatross Joa Fischer
2011 My Week with Marilyn Vivien Leigh
2012 Chained Sarah Fittler
2013 The East Paige Williams
2017 Rememory Carolyn Dunn
2018 Ladies in Black Magda
2020 Son of the South Virginia Durr
2020 Reunion Ivy
TBA Reminisce Dr. Rose Post-production
TBA Home Education Carol Glimm Post-production

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Julia Ormond en la angla Vikipedio.