Malfermi la ĉefan menuon

Julius KÖSTLIN (naskiĝinta la 17-an de majo 1826 en Stuttgart, mortinta la 12-an de majo 1902 en Halle (Saale)) estis germana teologo, eklezihistoriisto kaj kunfondinto de Societo pri reformacihistorio.

Julius Köstlin
Julius Köstlin.jpg
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1826 (1826-05-11)
en Stutgarto
Morto 12-an de majo 1902 (1902-05-12) (76-jara)
en Halle (Saale)
Tombo Halle (Saale)
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Profesio
Profesio historiisto de kristanismo • teologo • universitata profesoro
Information icon.svg
vdr

Vivo kaj agadojRedakti

Julius Köstlin, filo kaj plej juna el ses infanoj de ĉefmedicinisto Karl Heinrich Gotthilf von Köstlin, instruiitis komence pro saneckialoj hejme, antaŭ ol ekfrekventi en 1835 la gimnazion en Stuttgart. Post la abiturienta ekzameno li studis ĉe Universitato de Tübingen teologion kaj orientajn lingvojn, aparte la araban. Post la unua ŝtata ekameniĝo li transprenis en 1848 vikariecon en Calw sed startigis samjare ŝtudvojaĝadon i.a. al Hejdelbergo kaj Bonn, poste al Londono kaj Edinburgo, poste tra Hamburgo kaj Kiel Berlinon. Ĉie ajn li vizitis karitatajn centrojn grupojn de Innere Mission kaj impresitis antaŭ ĉio per Rauhes Haus de la hamburga animzorganto Johannes Wichern. Post aŭdo de prelegoj berlinaj de Leopold von Ranke li kontinuigis la vojaĝadon tra pluraj orient- kaj mezgermanaj urboj al la centro de Unuiĝo de fratoj (Herrnhut).

En la jaro 1850-a li revenis al Stuttgart kaj fariĝis repetisto; du jarojn pli malfrue li sukcesis trapasi la duan ŝtatan ekameniĉon. Post doktoriĝo pri filozio li sekvis vokon al la Universitato de Göttingen, kie li estis eksterordulo kaj dua predikisto. En Göttingen gravis laboroj ĉe la protestantisma enciklopedio Realenzyklopädie für protestantische Theologie und Kirche kaj pri la kateĥismo de Marteno Lutero. Krome li tiam ankaŭ pri teologio doktoriĝis.

Vroclava tempoRedakti

Aŭtune en 1860 Köstlin translokiĝis al Universitato de Vroclavo kie li iĝis orda profesoro pri sistema teologio. En Vroclavo li aparte okupiĝis pri Lutero. Li ankaŭ verkis renomitan - sed ne tute malkritikitan - biografion luteron kaj plurajn etajn skribaĵojn pri la persono kaj la teologio de Marteno Lutero. Krome Köstlin elektitis en 1867 ano de la sileza konsistorio. Estante liberalulo li taksitis de multaj tro moderna; krome lia svaba menso ne harmonie kongruis al la nordgermana versio de protestantismo. Ekde 1869 li pluse transprenis la eldonadon de la hamburga fakgazeto Zeitschrift für theologische Studien und Kritiken.

Tempo en HalleRedakti

En la 1870-a jaro Köstlin akceptis oferton de Universitato de Halle kiu egalas al la deĵortaskaro vroclava. Ankaŭ en Halle li daŭre okupiĝis pri la tezoj de Lutero kaj ekkverelis tiukonteksto kun la katolika eklezihistoriisto Johannes Janssen, akra malŝatanto de Lutero. Kiel en Vroclavo li elektitis konsistoriano kaj fariĝis en 1873 membro de la komunumkonsilio de la Laŭrenco-kirko de Halle. En 1875 li vojaĝis delegitule al la ĝenerala sinodo en Eisenach kie priparolitis la novordigo de la prusia eklezikonstitucio. Krome estis Köstlin en 1883 kunfondinto de la reformacihistoria societo Verein für Reformationsgeschichte kies sidejo estis en Magdeburgo kaj aniĝis en la estrato. Speciale la protestantisma historiisto Karl Knaake profitis de la subteno de la menciita societo kiel ankaŭ de helpo sindona de Köstlin mem por la la plano de eldono de ĉiuj luteraj verkoj: ili fakte aperis en Vajmaro en 1883.

Pro malbona sanecstato Köstlin devis retiriĝi ekde 1896 el la publika vivo verkante kelkajn skribitaĵojn sciencajn. Pro siaj meritoj li rivecis la prusian Krono-ordenon (Kroneorden) de dua rango kun stelo kaj la Ruĝan aglo-ordenon (Roter Adlerorden) de dua rango kun kverka foliaro. Post longa kaj interesega vivo li mortis en 1902 kaj entombigitis en Halle ĉe Laŭrenco-tombejo.

FamilioRedakti

Julius Köstlin estis edzo de la paroĥestra filino Pauline Schmid (1831–1913), kun kiu li havis dek infanoj, el ili jenajn:

  • Heinrich (1856–1920), estro de sanigejo Karl-Olga-Krankenhaus en Stuttgart
  • Mathilde malfraŭline Meinhof (1860–1908), avino de Ulrike Meinhof
  • Otto (1863–1944), animzorganto de surdmutuloj
  • Julius (1864–1914), majoro
  • Emilie (1866–1951), diakoninoj|diakonino en Bremeno
  • Rudolf (1867–1934), estro de porakuŝistina lernigejo en Dancigo

Verkoj (elekto)Redakti

  • Die schottische Kirche, ihr inneres Leben und ihr Verhältnis zum Staat von der Reformation bis zur Gegenwart. Ein Beitrag zur Geschichte des Protestantismus, Hamburg u. Gotha 1852
  • Luther's Lehre von der Kirche, Stuttgart 1853; 2. Aufl. Gotha 1868
  • Das Wesen der Kirche nach Lehre und Geschichte des Neuen Testaments mit vornehmlicher Rücksicht auf die Streitfrage zwischen Protestantismus und Katholizismus, Gotha 1854; 2. Aufl., Gotha 1872
  • Der Glaube, sein Wesen, Grund und Gegenstand, seine Bedeutung für Erkennen, Leben und Kirche, Gotha 1859
  • Luthers Theologie in ihrer geschichtlichen Entwicklung und ihrem inneren Zusammenhange dargestellt, Bd. 1–2, Stuttgart 1863; 2. Aufl. Stuttgart 1883; 3. neu bearb. Aufl., Stuttgart 1901; Neudruck Darmstadt 1968
  • Martin Luther. Sein Leben und seine Schriften, Bd. 1–2, Elberfeld 1874; 5. Aufl., hg. von Gustav Kawerau, Berlin 1903
  • Luthers Leben. Mit authentischen Illustrationen, Leipzig, 1882; 9. Aufl. Leipzig 1891; Neudruck: Life of Luther, Dodo Press, 2007, ISBN 1406529400
  • Luther und J. Janssen, der deutsche Reformator und ein ultramontaner Historiker, Halle/Saale 1883
  • Die Glaubensartikel der Augsburger Confession erläutert, Halle/Saale 1891; Neudruck Leipzig 1930
  • Die Begründung unserer sittlich-religiösen Überzeugung, Berlin 1893
  • Religion und Reich Gottes. Abhandlungen zur Dogmatik und Ethik, Gotha 1894
  • Der Glaube und seine Bedeutung für Erkenntnis, Leben und Kirche mit Rücksicht auf die Hauptfragen der Gegenwart Gotha, 1895
  • Christliche Ethik, Berlin 1898

LiteraturoRedakti

  • Stefan J. Dietrich: Köstlin, Julius, in: Schwabenspiegel. Literatur vom Neckar bis zum Bodensee. Hg. von Manfred Bosch, Ulrich Gaier, Wolfgang Rapp u. a., Bd. 1.2., Biberach/Riß 2006, S. 88, 212 (Werk- und Literaturverzeichnis)
  • Stefan J. Dietrich: Der Wiederentdecker Luthers. Julius Köstlin. Pionier der historischen Lutherforschung, in: Evangelisches Gemeindeblatt für Württemberg, Stuttgarter Ausgabe 102 (2007), Nr. 43 (28. Oktober), S. 10
  • Irene Dingel: Julius Köstlin, in: 125 Jahre Verein für Reformationsgeschichte. Hrsg. von Luise Schorn-Schütte, Gütersloh 2008, S. 27–35, 238–242
  • Walter Friedensburg: Julius Köstlin, in: Mitteldeutsche Lebensbilder 3 (1928), S. 437–450.
  • Emil Kautzsch: Zum Gedächtnis Julius Köstlins, in: Theologische Studien und Kritiken 76 (1903), S. 5–34
  • Julius Köstlin: Julius Köstlin. Eine Autobiographie, Danzig-Leipzig-Wien 1891
  • Maria Köstlin (Hrsg.): Das Buch der Familie Köstlin, Stuttgart 1931, S. 28–34, 158–166 }
  • Christian Stephan: Die stumme Fakultät – Biographische Beiträge zur Geschichte der Theologischen Fakultät der Universität Halle. Seite 130–133; Janos Stekovics, Dössel 2005. ISBN 3-89923-103-1.

Eksteraj ligilojRedakti