Junana pino
La junana pino (Pinus yunnanensis; ĉine : 云南松 yun nan song) estas specio de konifero en la familio de la pinacoj. Ĝi troviĝas nur en Ĉinujo (Gŭangŝio, Gŭiĝoŭo, sudokcidenta Siĉuano, sudorienta Tibeto kaj Junano).
Junana pino | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Branĉaro
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pinus yunnanensis Franch. | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Priskribo
redaktiLa junana pino escepte atingas kreskad-ŝosojn de 35 cm en unu sezono. Ĝiaj folioj konstituas faskojn de 2-5 pingloj kaj longas 15 – 20 (30) cm. La strobiloj longas 3 -7 (10) cm, estas hele brunaj, situas flanke sur la branĉoj en grupoj de 2-5, leviĝas sur mallongaj pedunkloj, malfermiĝante dum la dua somero de kreskado. La strobiloskvamoj interne estas kolore brun-purpuraj.
Varioj estas :
- Pinus yunnanensis var. pygmaea (Hsüeh) Hsüeh
- Pinus yunnanensis var. tenuifolia W. C. Cheng & Y. W. Law
- Pinus yunnanensis var. yunnanensis
Disvastiĝo kaj ekologio
redaktiEn Ĉinujo ĝi ĉefe vegetas en riverbasenoj, sur sekaj kaj sunecaj deklivoj je altitudoj de 600-3 000 m, en la altebenaĵoj de Junano, sed etendiĝante norden en Siĉuano, kie ĝi intergradas kun P. tabuliformis, kaj suden en norda Birmo, kie ĝi intergradas kun P. kesiya. En la freŝdata pasinteco ĝi plivastigis sian arealon ĉar la konkurantaj foliarbaroj estis senarbigitaj.
Aliaj parencaj specioj estas P. hwangshanensis, P. taiwanensis kaj P. thunbergii.
Sinonimoj
redakti- P. insularis var. yunnanensis (Franch.) Silba 1984;
- P. yunnanensis var. tenuifolia Cheng & Law 1975;
- P. insularis var. tenuifolia (Cheng & Law) Silba 1990 (Li 1997);
- P. tabulaeformis var. yunnanensis (Franchet) Shaw (Farjon 1984).
Uzado
redaktiLa ligno estas uzata kiel konstruligno, ŝpaloj, bretoj, meblaro, kaj fibroligno. La trunko ankaŭ estas fonto de rezino. La radikoj serveblas por kultivi fungojn, kaj la ŝelo por produkti taninon.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- angle Conifer Specialist Group 1998. Pinus yunnanensis Arkivigite je 2014-06-27 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Red List of Threatened Species. Downloaded on 10 July 2007.
- angle Junana pino (The Gymnosperm Database)
- angle Junana pino (NCBI)
- angle Junana pino (GRIN)[rompita ligilo]
- angle Junana pino (eFLORAS-Flora of China)
- angle Junana pino (NC State University)Arkivigite je 2013-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Junana pino (Rarepalmseeds)