Kálmán Babics
hungara instruisto
Kálmán Babics [babiĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Babics Kálmán estis hungara filozofo, instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis coborci.
Kálmán Babics | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de januaro 1840 en Szemere |
Morto | 22-an de oktobro 1886 (46-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | instruisto |
Kálmán Babics[1] naskiĝis la 23-an de januaro 1840 en Szemere, li mortis la 22-an de oktobro 1886 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiKálmán Babics maturiĝis en benediktana gimnazio en Győr en 1859, poste li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1863. Post la diplomo li instruis en gimnazioj laŭvice en Baja, Ungvár kaj Eperjes, poste la ministerio sendis lin studi la pedagogion en Prusio. Hejmenveninta li daŭris la instruadon en Kaposvár, Pozono kaj Budapeŝto ĝis sia frua morto, dum li verkis plurajn lernolibrojn. Intertempe li akiris plian diplomon en la universitato en 1876.
Elektitaj kontribuoj
redakti- A néptanodai nevelés-oktatás vázlatokban. Tanítók, nevelők, nevelésbarátok, papok és tanítójelöltek számára. (1870)
- Széptan vagy aesthetika a művelt közönség számára. (1873, 3-a eldono 1877)
- Logika vagy gondolkodástan középiskolák használatára az új tanterv alapján. (1876 2-a eldono 1882)
- Tapasztalati lélektan középiskolák számára. (1882)