Kálmán Eperjessy

hungara publikigisto

Kálmán Eperjessy [eperjeŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Eperjessy Kálmán estis hungara publikigisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Eperjesy ĝis 1929.

Kálmán Eperjessy
Kálmán Eperjessy
Kálmán Eperjessy
Persona informo
Naskiĝo la  11-an de februaro 1893(nun 1893-02-11)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Erzsébetváros
Morto la 15-an de novembro 1976
en  Hungario Budapeŝto
Mortokialo trafikakcidento
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Géza Eperjessy
Okupo
Okupo historiistoarkivistopublikigisto • universitata instruisto
vdr

Kálmán Eperjessy[1][2] naskiĝis la  11-an de februaro 1893(nun 1893-02-11) en Erzsébetváros (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Dumbrăveni (Sibiu) en Rumanio), li mortis la 15-an de novembro 1976 en Budapeŝto (laŭ aliaj informoj en SzegedMakó).

Biografio redakti

Kálmán Eperjessy maturiĝis en gimnazio en Székelyudvarhely 1911, poste li studis en Scienca Universitato de Budapeŝto. Li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li akiris pedagogian diplomon en 1920, filozofian post 2 jaroj. Inter 1920-1928 li instruis en gimnazio de Makó, (kie li estis ĉefinstruisto de Attila József) inter 1928-1957 li instruis en Pedagogia Altlernejo de Szeged, li estis ankaŭ katedrestro, eĉ rektoro (1943–1949). Li instruis ankaŭ en Scienca Universitato Ferenc József inter 1929–1949. Li apogis la hungaran revolucion, tial li estis trudemerito en 1957. Li edziĝis en 1920, vidviĝis en 1955, 2 gefiloj naskiĝis en 1921 kaj 1926. Li ricevis armeajn ordenojn, poste ŝtatan premion en 1955.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A bökényi őstelepről (1925)
  • Kézirati térképek Magyarországról a bécsi levéltárakban (1928)
  • Politikai és gazdasági elemek a Maros folyó történetében (1933)
  • Magyarország története a világháborúig (studenta lernolibro, 1938)
  • A magyar falu településtörténete (monografieto, 1940)
  • Csongrád megye helytörténeti kutatásának feladatai. Útmutató a megye helytörténeti kutatásához. (1955)
  • József Attila, a makói diák (1957)
  • A magyar falu története (monografio, 1965)
  • Városaink múltja és jelene (monografio, 1971)
  • Bács-Kiskun, ill. Bács-Bodrog megye a II. József kori országleírásban. (1979)
  • Írások a régi Makóról. Helytörténeti rajzok. (1984, 1997)

Fontoj redakti

Referencoj redakti