Kálmán Faluba
Kálmán Faluba, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Faluba Kálmán estas hungara filologo, altlerneja instruisto, iniciatinto de instruado de la kataluna lingvo en Hungario.
Kálmán Faluba | |
---|---|
Kálmán Faluba | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de septembro 1941 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | kataluna • hungara • hispana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | kultura aktivisto • filologo • tradukisto • lingvisto • hispanisto |
Kálmán Faluba[1] naskiĝis la 17-an de septembro 1941 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Kálmán Faluba akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1965. Post la diplomo li samloke instruis en diversaj instruaj rangoj, inter 1999–2006 li estis katedrestro. En 1971 li enkondukis la katalunajn studojn. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1977, li kandidatiĝis (CSc) en 1995. Libertempe li tradukis kaj kompilis vortarojn. Li ricevis stipendion inter 2000-2003, katalunan kaj hungaran premiojn en 1992 kaj 2007.
Elektitaj libroj redakti
- Spanyol nyelvkönyv (kunaŭtoro, lernolibro, 1971)
- Katalán-magyar kéziszótár (kunaŭtoro, vortaro, 1990)
- Spanyol-magyar kisszótár (kunaŭtoro, vortaro, 2004)
- Bibliai eredetű kifejezések, közmondások, bölcsességek magyarul és spanyolul (kunaŭtoro, esprimaro, 2019)
Fontoj redakti
- biografio katalune
- WikiTrans
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM388504 hungarlingva datenaro de muzeo