Kálmán Juhász [juhAs], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Juhász Kálmán estis hungara pastro, kanoniko, papa prelato, altlerneja instruisto, eklezihistoriisto.

Kálmán Juhász
Persona informo
Naskiĝo la  25-an de aŭgusto 1892(nun 1892-08-25)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Alibunár
Morto la 29-an de septembro 1966
en  Hungario Szeged
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo historiisto de kristanismo • katolika sacerdoto
vdr

Kálmán Juhász[1] naskiĝis la  25-an de aŭgusto 1892(nun 1892-08-25) en Alibunár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Alibunar en Serbio), li mortis la 29-an de septembro 1966 en Szeged (Hungario).

Biografio redakti

Kálmán Juhász maturiĝis en 1910, poste li studis teologion en Pázmáneum, pli poste li doktoriĝis en Universitato de Vieno en 1915 kaj samtempe li pastriĝis. Post la diplomo li estis pastro en Módos. Post Traktato de Trianon li apartenis al Rumanio, sed li translokiĝis al restHungario en 1936. Ĝis 1950 li estis pastro de Kübekháza, poste li instruis ĝis 1959 en Teologia Altlernejo. Li estis levita papa ĉambelano en 1950, kanoniko post 4 jaroj. Li multe okupiĝis pri eklezia historio de Banato. Li estis entombigita en Vota Katedralo de Szeged.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • St. Koloman (1916)
  • A temesi bánsági püspökség terve a XVIII. században (1920)
  • Hajdani monostorok a csanádi egyházmegyében (1926, germane 1962)
  • A csanádi egyházmegye története (7 volumoj, 1930-1936)
  • Pálffy Ferdinánd csanádi, majd egri püspök: 1620-1680 (1942)
  • A 100 éves Kübekháza 1844-1944. (1944)
  • Jesuiten im Banat 1718–1773 (1958)
  • Klöster in der Diözese Tschanad-Temeswar im Mittelalter 1030–1552 (1963)

Fontoj redakti

Referencoj redakti