Kálmán Pongrácz

Kálmán Pongrácz [pongrAc], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pongrácz Kálmán estis hungara politikisto, parlamenta deputito, urbestro, tornisto.

Kálmán Pongrácz
Kálmán Pongrácz
Kálmán Pongrácz
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1898 (1898-10-11)
en Pestszenterzsébet
Morto 15-an de januaro 1980 (1980-01-15) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo politikistourbestro
vdr

Kálmán Pongrácz[1] naskiĝis la  11-an de oktobro 1898(nun 1898-10-11) en Erzsébetfalva (nuntempa distrikto en Budapeŝto), li mortis la 15-an de januaro 1980 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Kálmán Pongrácz iĝis tornisto en fabriko en Budapeŝto, baldaŭ li aliĝis al la sindikato. Li batalis dum la 1-a mondmilito ekde 1916, post 2 jaroj li estis militkaptito ĉe Piave. Li hejmenvenis en 1919 kaj li laboris plu. Inter 1929-1932 li estis senlaborulo, dum li frekventis precipe sindikatajn kaj partiajn kursojn, en 1931 li aliĝis al la socialdemokratoj. Dum la nazia erao (1944) li kaŝiĝis, en la sekva jaro li aliĝis al la komunistoj. En 1947 li estis levita fabrikestro, inter 1949 – 1980 ankaŭ parlamentano, inter 1949-1958 ankaŭ urbestro de Budapeŝto. Intertempe li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1956, dum la hungara revolucio de 1956 li provizore retiriĝis, en 1958 li pensiuliĝis. Li ricevis premiojn inter 1948-1968.

Fontoj redakti

Referencoj redakti