Kálmán Törs

hungara ĵurnalisto, politikisto

Kálmán TÖRS [torŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Törs Kálmán estis hungara ĵurnalisto, politikisto, tradukisto, fondinta membro de Societo Petőfi.

Kálmán Törs
Persona informo
Naskonomo Tircs Kálmán
Naskiĝo 5-an de aprilo 1843 (1843-04-05)
en Rimavské Brezovo
Morto 31-an de aŭgusto 1892 (1892-08-31) (49-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Tibor Törs
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto
vdr

Kálmán Törs naskiĝis [1] kiel Tircs Kálmán la 5-an de aprilo 1843 en Rimaszécs. Li mortis la 31-an de aŭgusto 1892 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Kálmán Törs frekventis universitaton en Pest (urbo), sed li ne profitis sian jurajn konojn, li interesiĝis pri literaturo. Li eklaboris en redakta stabo de Vasárnapi Újság, poste en Hon. En 1878 li estis elektita deputito parlamenta de Szentes, spite tion li daŭre ĵurnaladis plu en diversaj gazetoj, ekzemple en Koszorú, Pesti Hirlap.

Li uzis pseŭdonimojn Alsóőri, Junius Brutus kaj Kálmán diák.

Verkaro (elekto) redakti

  • Margit-sziget (Insulo Margareta) 1872, germane en la sekva jaro
  • Vidor úr 1875 - tradukita komedio
  • Homo sum 1878 kaj 1883 - tradukita romano
  • Déryné naplója 1879-1880 - redaktaĵo
  • Garibaldi ifjúsága és hőstettei - romano pri Garibaldi

Fontoj redakti