Károly Bertalan [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bertalan Károly estis hungara geologo, instruisto, kavernisto, bibliografo.

Károly Bertalan [1] naskiĝis la 13-an de novembro 1914 en Veszprém (urbo). Li mortis la 27-an de aŭgusto 1978 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Bertalan frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter. En 1938 li doktoriĝis. Post siaj studoj li instruis en faklernejo, krome li estis geologia eksperto. Dum la 2-a mondmilito li estis soldato, post militkaptisto. Li hejmenvenis en 1946 kaj li instruis plu. En 1949 li laboris en karbominejo. Inter 1950 kaj 1978 li laboris en geologia instituto, li esploris kavernojn kaj baŭksitojn en Bakony. Li multe okupiĝis pri priskriboj de kavernoj kaj bibliografioj de kavernistoj. Li ricevis memormedalon pri Ottó Herman en 1964.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A Bakony barlangjai (1935)
  • A Mátyáshegyi-barlang... új felmérése (1943)
  • A kétszázmillió éves Budapest (Budapeŝto aĝis jarojn ducent-miliono), (1947)
  • Notize speleologiche dall' Ungheria (1956)
  • Karst- und Höhlensedimente in der ungarischen Geochronologie (1961)
  • Date record on the history of Hungarian speleological research (1977)

Fontoj redakti