Károly Bund
Károly BUND [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bund Károly estis hungara inĝeniero pri arbaroj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a1/Bund.karoly.jpg/220px-Bund.karoly.jpg)
Károly Bund [1] naskiĝis la 4-an de junio 1869 en Hungara reĝlando en Besztercebánya (nuntempa Banská Bystrica en Slovakio). Li mortis la 16-an de majo 1931 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiKároly Bund akiris diplomon en akademio pri minejoj kaj arbaroj en Selmecbánya en 1891. Post siaj studoj li estis arbaristo en la sama urbo 3 jarojn. Li eklaboris en la ministerio pri agrikulturo en 1894. Inter 1900 kaj 1931 li estis sekretario de Tutlanda Arbarista Societo, poste li pensiuliĝis en rango ministeria konsilisto. Li longe redaktis "Erdészeti Lapok" (=Arbaristaj Folioj). Li multe okupiĝis pri la arbaraj leĝoj.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- Erdei fák növekvési erélyének átöröklődése (1895)
- Az ipolyvölgyi erdőirtásokról. 1–2. (1907)
- Magyarország erdészete (1914)
- Az erdő földadója (1922)