Károly Kuna
Károly Kuna [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kuna Károly estas hungara aktoro.
Károly Kuna [1] naskiĝis la 23-an de julio 1957 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiKároly Kuna frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1980. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Miskolc). Inter 1984 kaj 1987 li apartenis al Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Teatro Kisfaludy (1987–1989)
- denove Nacia Teatro en Miskolc (1989-1998)
- Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár) (1998–).
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare:
- Makbeto - Malcolm
- Reĝo Lear - Oswald; stultulo
- Otelo - Cassio
- Somermeznokta sonĝo - Puck; Philostrat
- La dresado de la megero - Lucentio
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - pluraj roloj
- Schiller: Maria Stuart - Aubespine
- Ibsen: Peer Gynt - kuiristo
- Molière: Georgo Dandin - Clitandre
- Ede Szigligeti: Liliomfi - titolrolo
Elektitaj kinaj filmaj roloj
redakti- Szegény Dzsoni és Árnika (1983)
- Szép napok (2002)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
redakti- Felelet (1975)
- Vásár (1985)
- Kisváros (serio, 1998-1999)
- Állomás (serio, 2008-2011)