Károly Nendtvich
Károly Nendtvich [kAroj nendviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nendtvich Károly (ofte Nendtvich Károly Miksa) [mikŝa] estis hungara kuracisto, kemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1858). Lia nobela antaŭnomo estis cserkúti.
Károly Nendtvich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de decembro 1811 en Pécs |
Morto | 5-an de julio 1892 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/2-1-46 |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario |
Familio | |
Patro | Tamás Nendtvich (en) |
Okupo | |
Okupo | kemiisto politikisto botanikisto kuracisto lernolibroverkisto |
Károly Nendtvich [1] naskiĝis la 31-an de decembro 1811 en Pécs. Li mortis la 5-an de julio 1892 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiKároly Nendtvich frekventis universitaton en Pest (urbo), kie li ricevis kuracistan diplomon en 1836. Baldaŭe li iĝis akuŝisto kaj ankaŭ okulkuracisto, dume li ankaŭ instruis kemion kaj botanikon en la universitato ĝis 1840. Li entuziasme strebis por la hungarlingva kemia faklingvo. Li vojaĝis en Germanio, Francio, Belgio, Anglio, Ameriko. En 1847 li ekinstruis kemion en faklernejo en Buda, tiu lernejo post jardeko iĝis universitato. En 1848 li revenis instrui al Pest, kie la unua li estis kemia hungarlingva preleganto. Tial post la revolucio li estis forigita, tamen en 1873 li estis jam rektoro. Li pensiuliĝis en 1882 kaj li ricevis nobelecon. Inter 1884-1887 li estis elektita deputito parlamenta. Baldaŭe li vojaĝis al Afriko. Li ricevis premion unuafoje.
Verkaro (elekto)
redakti- Grundriss der Stöchiometrie (1839)
- Az életműtlen műipari vegytan alapismeretei (1845)
- Magyarország legjelesebb kőszéntelepei (1851)
- A vegytan alapelvei a tudomány újabb nézetei szerint (1872)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto (la teksto estas legebla maldekstre post klako al literoj N, NY kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al literoj N, NY kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)