Károly Verebes
Károly Verebes [kAroj verebeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Verebes Károly estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia dua edzino estis Éva Schubert, lia filo estis István Verebes.
Károly Verebes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1920 en Kokando |
Morto | 7-an de decembro 1987 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 2. parcella, 4. sor, 45. sír |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Éva Schubert |
Infano | István Verebes |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Károly Verebes[1][2] naskiĝis la 22-an de aprilo 1920 en Kokand (Soveta Rusio, Turkestano, nuntempe en Uzbekio), li mortis la 7-an de decembro 1987 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiKároly Verebes devenis el varia hungara-rusa familio, la familio translokiĝis al Hungarlando en 1921. Li komencis sian aktoran karieron en kabaredo en Budapeŝto depost la 2-a mondmilito. Inter 1949–1953 li estis membro de Porjunulara Teatro, poste 2 jardekojn de Gaja Teatro, fine ĝismorte al Teatro Thália (Budapeŝto). Li ricevis premiojn en 1974 kaj 1985. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis filon, la dua filinon.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- Anton Ĉeĥov: La mevo - Medvedenko
- August Strindberg: Fröken Julie - Jean
- Miĥail Bulgakov: La Majstro kaj Margarita - Stravinskij
- George Bernard Shaw: Back to Methuselah - Konfucius
- Nikolaj Ostrovskij: Kiel la ŝtalo estis hardata - Pavel Korĉagin
- en:N. Richard Nash: The Rainmaker - Jimmy
- Marcel Pagnol: Topaze - Roger de Berville
- Gábor Czakó: Gang - Korbély
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Jobb lesz holnap (1946) - kelnero
- Budapeŝta printempo (filmo) (1955)
- Csempészek (1959) - rumana oficiro
- A veréb is madár (1968) - kemiisto
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de David Cargill, Alberto Sordi, Walter Taub[3]
Liaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Menyasszonytánc (1959) - Gábor
- Princ, a katona (serio, 1966) - oficiro
- Egy óra múlva itt vagyok… (serio, 1975) - ĉefleŭtenanto
- Linda (serio, 1986) - László Pereszlényi-Horváth