Kóka
Kóka [kOka] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Nagykáta. La loknomo ne havas sencon en la hungara.
Bazaj informoj redakti
- Areo:44 km²
- Loĝantaro:4280
- Poŝtkodo: 2243
- Telefonprefikso: 29
Situo redakti
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, grandvilaĝo Sülysáp estas proksime. Budapeŝto estas 50 km-ojn for.
Historio redakti
La unua mencio devenis pri la vilaĝo el 1254. En la turka erao la komunumo nur dum mallonga tempo senhomiĝis.
Kóka en 2000 prenis la rangon vinvilaĝo, kiu signifas elstaran vinberkulturadon.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, sportejo, kuracejo, infankuracejo, familihelpa servo, apoteko.
Vidindaĵoj redakti
- klasikisma romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Mateo de 1822, la turo estas 31 m-ojn alta.
Famuloj redakti
En Kóka naskiĝis ceramikisto István Gádor.
Famaj nomportantoj redakti
- Szabolcs Kókay, ilustristo
- KÓKAI Rezső, esperantisto