István Gádor
István Gádor [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gádor István estis hungara ceramikisto, skulptisto, altlerneja instruisto. Lia filino estis Magda Gádor.
István Gádor | |
---|---|
![]() István Gádor | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de novembro 1891 en Kóka |
Morto | 22-an de julio 1984 (92-jara) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo ![]() | |
Familio | |
Infano | Magda Gádor |
Okupo | |
Okupo | ceramikisto |
István Gádor [1] naskiĝis la 11-an de novembro 1891 en Kóka, li mortis la 22-an de julio 1984 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
István Gádor devenis el juda familio. Li akiris diplomon en Reĝa Industriarta Altlernejo en 1911. Liaj plej gravaj instruistoj estis Antal Lórántfi, Géza Maróti kaj Imre Simay. Post la diplomo li laboris 5 jarojn en ateliero de Géza Maróti, poste li luis atelieron en Budapeŝto. Post falo de la Hungara Sovetrespubliko li vivis al Vieno ĝis 1926. Post 2 jaroj li ekinstruis en ateliero de Dezső Orbán. Tiutempe liaj kreaĵoj atingis orajn aŭ arĝentajn edalojn. Inter 1945 kaj 1958 li instruis en la Industriarta Altlernejo, sed li kreis ankaŭ porcelanajn artaĵojn. Li ricevis premiojn Kossuth en 1955 kaj 1975, inter 1933 kaj 1979 ankaŭ aliajn premiojn.
El solaj ekspoziciojRedakti
- Budapeŝto (1921, 1929, 1935, 1954, 1961, 1966, 1984)
- Krakovo (1965)
- Vieno (1967)
- Arthalo Budapeŝto (1971)
- Berlino (1973)
- Vác (1982)
El kolektivaj ekspoziciojRedakti
- Budapeŝto (1945, 1948, 1962, 1966, 1995)
- Arthalo Budapeŝto (1950, 1975)
- Bruselo (1958, mondekspozicio)
- Venecia Bienalo (1962)
- Londono (1963)
- Pécs (1968, 1972, 1978
- Kairo (1969)
- Moskvo (1975)
Elektitaj kreaĵojRedakti
- vidu la malsuprajn bildojn!
Elektitaj disĉiplojRedakti
- Katalin M. Kiss
- Imre Schrammel
- József Simó (ceramikisto, inĝeniero)
- Tamás Soltra E.
- Miklós Veress (ceramikisto)