Küssnacht

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Küssnacht (distrikto))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Küssnacht am Rigi (stacidomo).

Küssnacht estas komunumo en la distrikto Küssnacht en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 12126 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Küssnacht
Blazono de Küssnacht
Küssnacht
komunumo en Svislando
Kantono Ŝvico
Distrikto Küssnacht
Koordinatoj  47° 4′ 59″ N 8° 26′ 28″ O / 47.08306 °N, 8.44111 °O / 47.08306; 8.44111 (mapo)Koordinatoj: 47° 4′ 59″ N 8° 26′ 28″ O / 47.08306 °N, 8.44111 °O / 47.08306; 8.44111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 12126
Areo 13,20 km²
Alteco 457 m super marnivelo
Poŝtkodo 6403
Komunumkodo 1331; distrikto 0504
Mapo de Küssnacht
vdr

Geografio redakti

La komunumo Küssnacht situas sude de la monto Rigi inter la Lago de Zugo en okcidento kaj la Kvarkantona Lago en okcidento. Kvankam la komunumo kun pli ol 12000 loĝantoj statistike estas urbo, ĝi sin ne konsideras kiel tia. La komunumo konsistas el la lokoj Küssnacht, Fänn, Haltikon, Immensee kaj Merlischachen.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Küssnacht limas en nordo al Meierskappel (LU), en nordnordoriento al Risch Rotkreuz (ZG), en nordoriento denove al Meierskappel, en oriento aliflanke de la Lago de Zugo al Walchwil (ZG), en sudoriento al Arth, en sudo al Greppen (LU), en sudokcidento al Meggen (LU), en okcidento al Adligenswil (LU), kaj en nordokcidento al Udligenswil (LU).

Trafiko redakti

Tra Küssnacht pasas la svisa aŭtovojo A4, al kiu la komunumo disponas pri alveturejo apud Immensee. Pasas tra la komunumo la kantona ĉefvojo n-ro 2 de Ŝvico al Lucerno. La komunumo disponas pri stacidomoj en Küssnacht kaj Immensee ĉe la trajnlinio de Arth-Goldau al Lucerno, krome flanke trajnlinio kondukas de Immensee al Zugo. De Küssnacht diversaj buslinioj kondukas al la najbaraj komunumoj kaj aertelfero al Seebodenalp.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Küssnacht datiĝas el la jaro 830 kiel Cossiniacum. Dum mezepoko la Monaĥejo Sankt-Leodegar en Lucerno kaj aliaj habsburgaj monaĥejoj posedis bienojn en Küssnacht. Fine de la 12-a jarcento la Monaĥejo Engelberg posedis la partronecon pri la preĝejo de Küssnacht. Ĝis la 14-a jarcento en Küssnacht superregis la influo de Lucerno, tiam kreskis la influo de Ŝvico. En la jaro 1402 Johanna de Tottikon vendis la voktorajtojn pri Küssnacht la la civitanoj de Ŝvico kaj de Küssnacht. En la jaro 1424 la civitanoj de Küssnacht ĵuris kun la ŝvicanoj la landorajtokontrakton, kiu garantiis la Küssnacht vastan aŭtonomion kaj liberecon interne de la Lando Ŝvico. Dum la epoko de la Helveta Respubliko Küssnacht formis distrikton kune kun Arth. Dum la secesio de 1831 ĝis 1833 Küssnacht aliĝis dumtempa Kantono Ekstera Ŝvico. Ek de 1833 Küssnacht estas propra distrikto de Kantono Ŝvico. [1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti