Kalvinana alea preĝejo

La kalvinana alea preĝejo estas impona religia historia monumento en la ĉefurbo Budapeŝto, en Erzsébetváros (distrikto), laŭ aleo.

Kalvinana alea preĝejo
Kalvinana alea preĝejo en Budapeŝto
Kalvinana alea preĝejo en Budapeŝto
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Erzsébetváros (distrikto)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Aladár Árkay
Konstruado 19111913
Specifo
Enhaveco ĉ. 1000
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En 1901 oni komencis kolekto monon por la kvina kalvinisma preĝejo de Budapeŝto, sed la konstruado okazis nur en la fruaj 1910-aj jaroj. Apude kalvinana bazlernejo estis konstruita en 1926 helpe de financa apogo de Vilhelmina (Nederlando). En 1948 la ŝtato forprenis la lernejon, sed ekde 1992 ĝi estas denove kalvinana lernejo. Ankaŭ la paroĥo estas apartenaĵo de la preĝejo.

Konstruaĵo redakti

La secesia preĝejo situas sola en korto, tamen laŭ la trotuaro. En la korto estas videbla skulptaĵo pri Adolf Laky. La fasado estas malsimetria, ĉar la turo troviĝas en la maldekstra flanko, en la alia flanko estas nur tureto. Parto de la fasado estas kovrita per ceramikaĵoj faritaj en uzino de Vilmos Zsolnay. La interno ricevas lumon tra grandaj duonrondaj fenestroj en 3 flankoj de la konstruaĵo. Kupolo kovras la internon, flanke 3 galerioj etendiĝas, en la kvara flanko trovis lokon la orgeno kaj la predikejo. La ornamaĵoj estas stukoj, diversaj ceramikaĵoj, la fenestroj estas kolore pentritaj fare de Miksa Róth. Sub la kupolo granda bronza lustro estas videbla.

En la kripto estas entombigita Dezső Kapás.

Fontoj redakti