Kalvinana preĝejo (Őr)
La Kalvinana preĝejo estas la sola religia historia monumento en vilaĝo Őr (Hungario).
Kalvinana preĝejo de Őr | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Őr |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romaniko, poste malfrubaroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 310 sidlokoj |
Longo | 18 m (interne) |
Larĝo | 9 m (interne) |
Alto | 30 m (turo) |
Ligiloj | |
Historio
redaktiLa tiam katolika romanika kirko estis menciita inter 1332-1336. En la dua duono de la 16-a jarcento la loĝantoj forlasis la katolikismon kaj prenis la kalvinismon, tial la kirko iĝis kalvinana. La konstruaĵo estis plene trakonstruita inter 1800-1803, sed la ligna turo (supozeble sonorilostablo) restis netuŝita. En 1823 oni konstruis novan turon antaŭ la navon, poste la sonorilostablo estis malkonstruita. En 1848 oni konstruis pli novan turopinton, ĉar pli frue ŝtormo detruis ĝin. La orgeno estis farita en 1910. En la jaroj 1979 kaj 1980 la preĝejo plene renoviĝis, dum la laboroj oni trovis mezepokajn freskojn.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola en mezo de la vilaĝo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas kaj plene reliefas. La enirejo troviĝas en mezo de la fasado, sed estas alia enirejo en flanko de la navo. Origine restis unusola ŝtupa apogpiliero. La absido estas proksimume kuboforma. Interne estas 2 lignaj galerioj. La kasona plafono, predikejo kaj la mebloj devenis el 1802.