Kalvinana preĝejo (Nagylónya)

La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en vilaĝo Lónya, en kvartalo Nagylónya.

Kalvinana preĝejo de
Lónya
Predikejo de kalvinana preĝejo en Lónya
Predikejo de kalvinana preĝejo en Lónya
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Lónya
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado supozeble 13-a jarcento
Specifo
Konstrumaterialo fundamento estas ŝtono, la muroj konstruiĝis el brikoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri katolika preĝejo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo okazis en 1335, kiun la kalvinanoj profitis ekde la 16-a jarcento. Ne gravaj gotikaj kaj barokaj trakonstruoj okazis post jarcentoj. La predikejo estis pentrita en 1776. En la 19-a jarcento nova tegmento konstruiĝis.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola, ĝi ne havas turon. La navo kaj la pli mallarĝa absido estas kvaranguloj. Interne oni trovis restaĵojn de freskoj el la 13-a jarcento pri Sankta Georgo kaj pri Sankta Julia, el la 14-a jarcento pri reĝoj. Laŭ la kutimo interne galerio troviĝas.

La apuda svelta ligna sonorilostablo 27 metrojn alta pretiĝis en 1781. Ĝi estas kovrita per ŝindoj.

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio