Kapka Kassabova (bulgare Капка Касабова), naskiĝis en 1973 en Sofio, estas bulgara poeto, eseisto kaj vojaĝverkistino[1]. Post kiam ŝi forlasis Bulgarion kiel adoleskanto, ŝi unue loĝis plurajn jarojn en Nov-Zelando, kaj ekde 2005 ankaŭ en Skotlando[2].

Kapka Kassabova
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1973 (1973-01-01) (51-jaraĝa)
en Sofio
Lingvoj bulgaraangla vd
Ŝtataneco BulgarioNov-Zelando vd
Alma mater International Institute of Modern Letters vd
Familio
Patro Nikola Kasabov vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
Laborkampo poezio vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kassabova verkas siajn librojn en la angla kvankam ŝi estas denaske bulgarlingva. Ŝia memoraĵlibro 'Strato sen nomo' (Street Without a Name: Childhood and Other Misadventures in Bulgaria) pri ŝia edukado en antaŭurbo de Sofio, Bulgario, dum la lastaj jaroj de komunismo kaj de la Malvarma Milito ricevis multe da atento[3].

Biografio redakti

Post la renversiĝo en komunisma Bulgario en 1989, ŝia familio elmigris al Nov-Zelando, kie Kassabova studis francan kaj rusan literaturon ĉe la Universitato de Otago kaj anglan literaturon kaj kreivan verkadon ĉe la Viktoria Universitato de Wellington. En 2004 ŝi translokiĝis al Anglio. Ŝi loĝas ekde 2005 en la skotaj altebenaĵoj.

Verkaro redakti

En 2008 aperis la libro 'Strato sen nomo' (Street Without a Name: Childhood and Other Misadventures in Bulgaria). La brita ĵurnalo The Guardian priskribis la libron kiel "meditadon pri la profundaj renversiĝoj okazintaj en Orienta Eŭropo post la okazaĵoj de 1989"[4]. Tiu libro aperis ankaŭ germane sub la titolo Straße ohne Namen: Kindheit und andere Wirrungen in Bulgarien.

Tradukoj de Border redakti

Komence de 2018, ŝia libro Border: A Journey to the Edge of Europe)[5] (La lasta landlimo rande de Eŭropo, meze de la mondo' ĉar Border en la angla figure signifas ankaŭ 'Rando') estis publikigita en la angla kaj jam tradukita al pluraj lingvoj (bulgara, itala, greka, rusa, hispana, germana, franca,...)[6]. Samjare la libro estis publikigita en la germana sub la titolo Die letzte Grenze. Am Rand Europas, in der Mitte der Welt [7] (La lasta landlimo rande de Eŭropo, meze de la mondo). En 2020 la franca traduko de Border (Lisière, Voyage aux confins de l’Europe) ricevis la premion Nicolas Bouvier [8].

Premioj por Border redakti

En 2017 kaj 2018 la libro Border ricevis la Stanford Dolman Award por la "plej bona vojaĝlibro de la jaro"[9]. En 2018 Border ankaŭ ricevis la Britan Akademian Premion Nayef Al-Rodhan por tutmonda kultura interkompreniĝo[10] kaj la premion Highland Book (2017) por la skota libro de la jaro de Saltire Society. Ĝi estis nomumita en Britio por la premio Baillie Gifford, la premio de la Royal Society of Literature Christopher Ondaatje, la Duff Cooper Prize, la premio Gordon Burns, la usona premio Bread and Roses kaj la National Book Critics Circle Awards.

Bibliografio (elekto) redakti

  • All Roads Lead to the Sea. Auckland University Press, 1997, ISBN 1-86940-177-8.
  • Dismemberment. Auckland University Press, 1999, ISBN 1-86940-207-3.
  • Reconnaisance. Penguin Group, 1999, ISBN 0-14-028343-9.
  • Love in the Land of Midas. Penguin Books, 2001, ISBN 0-14-100012-0.
  • Someone Else's Life. Bloodaxe, 2003, ISBN 1-85224-617-0.
  • Fotografia prilaborado de la poemo Shadows and Light durch Marti Friedlander. Fogarty Hojsgaard Entwistle Galleries, Auckland, Neuseeland, 2007.
  • Geography for the Lost. Bloodaxe, 2007, ISBN 978-1-85224-765-2.
  • Street Without a Name: Childhood and Other Misadventures in Bulgaria. Portobello, 2008, ISBN 978-1-8462-7123-6.
  • Villa Pacifica. Bloomsbury Publishing, Londono 2011, ISBN 978-1-8468-8151-0.
  • Border: a Journey to the Edge of Europe. Londono: Granta, 2017
  • To the Lake: a Balkan Journey of War and Peace. Londono: Granta 2020

Literaturo redakti

Jonathan Bastable, Hannah McGill, The 21st century novel: notes from the World Writers' Conference. Edinburgh, Edinburgh University Press, 2014

Referencoj redakti

  1. (en) ”Kapka Kassabova”. Literature. British Council. Arkivita de la originalo, la 5-an de aŭgusto 2018.
  2. (en) ”Biography”. Kapka Kassabova. la 3-an decembro 2017.
  3. (en) Glenny, Misha (la 4-an de julio 2008). ”Review: Street Without a Name by Kapka Kassabova”. The Guardian.
  4. Guardian Review, la 5-an de julio 2008
  5. (en) Moorehead, Caroline (la 17-an de februaro 2017). "Forbidden places: a journey into Europe's borderlands". New Statesman.
  6. (en) Border: A Journey to the Edge of Europe, bildo de tradukitaj libroj, oficiala retejo de la aŭtoro.
  7. (de) Parta legado Die letzte Grenze. (PDF; 398 KB)
  8. (fr) Kapka KASSABOVA, prix Nicolas Bouvier 2020 pour "Lisière" (Marchialy), Etonnants Voyageurs, la 22-23-24-a de majo 2021.
  9. (en) "Edward Stanford Travel Writing Awards 2018 winners Arkivigite je 2018-08-12 per la retarkivo Wayback Machine". Edward Stanford Travel Writing Awards., la 1-an de februaro 2018.
  10. (en) Porter Anderson, Kapka Kassabova Named 2018 Nayef Al-Rodhan Prize Winner, Publishing Perspectives, la 2-an de novembro 2018, alirite la 31-an de decembro 2021.

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo de Kapka Kassabova