Karen Armstrong

Karen ARMSTRONG (n. la 14-a de novembro 1944) estas brita aŭtoro de multaj verkoj pri la komparo de religioj. Ŝi unue estis rimarkita pro ŝia tre sukcesa verko A History of God ("Historio de Dio"). Ŝia verkaro estis tradukita al 45 lingvoj.

Karen Armstrong
Karen Armstrong.jpg
Persona informo
Karen Armstrong
Naskiĝo 14-an de novembro 1944 (1944-11-14) (77-jara)
en Worcestershire
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando [#]
Alma mater Kolegio Sankta Anno [#]
Profesio
Okupo teologo • verkisto • universitata profesoro • islamologo • historiisto de religioj [#]
Laborkampo religiosciencofilozofio [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Dum sep jaroj inter 19621969 ŝi estis katolika monaĥino. Ŝi forlasis la ordenon en 1969 kaj iris studi[1] en Oxford. Ŝi instruis inter alie ĉe la Leo Baeck College for the Study of Judaism. (Kolegio por studado de Judismo). Ŝi deklaras, ke "ĉiuj grandaj tradicioj diras la samon en plimalpli la sama maniero, spite de iliaj surfacaj malsamoj.... En ĉiuj estas komuna la emfazo sur la unuranga graveco de la kompato kiel esprimita per la ora regulo: Ne faru al aliaj, tion kion vi ne volas ke oni faru al vi".

Verkaro (elekto)Redakti

  • Tongues of Fire: An Anthology of Religious and Poetic Experience. Editor. Harmondsworth, England: Viking Press. 1985. ISBN 978-0-670-80878-6.
  • The Gospel According to Woman: Christianity's Creation of the Sex War in the West. London: Pan Books. 1986. ISBN 978-0-330-29744-8.
  • Holy War: The Crusades and their Impact on Today's World. 1988. slam: A Short History. 2000.
  • The Battle for God: Fundamentalism in Judaism, Christianity and Islam. 2000.
  • Faith After 11 September. 2002.
  • Muhammad: A Prophet For Our Time. 2006.
  • Twelve Steps to a Compassionate Life. 2010. ISBN 978-0-307-59559-1.
  • A Letter to Pakistan. Oxford University Press. 2011. ISBN 978-0-19-906330-7.
  • Fields of Blood: Religion and the History of Violence. Bodley Head. 2014. ISBN 978-1-84792-186-4.[42]

HonorojRedakti

Gajninte TED-Premion en 2008, ŝi iniciatis la Ĉarton por kompato.

Pri religio kaj kompatoRedakti

Karen Armstrong opinias ke religio ne temas pri kredado de aferoj, sed pri tio kion vi faras. Ĝi estas etika alkemio. Relgio temas pri konduto en maniero, kiu ŝanĝas vin, kiu donas al vi sugestojn pri sankteco"[2]. Ŝi asertas ke religia fundamentismo estas ne nur respondo al, sed produkto de la nuntempa kulturo[3] kaj tial konkludas ke, "Ni urĝe bezonas igi kompaton klara, lumiga kaj dinamika forto en nia polarigita mondo. Enradikita en principa persistemo transcendi egoismon, kompato povas rompi politikajn, dogmajn, ideologiajn kaj religiajn limojn. Naskita el nia profunda interdependeco, kompato estas esenca al homaj rilatoj kaj al plenumita homaro. Ĝi estas la vojo al klerismo, kaj nemalhavebla al la kreado de justa ekonomio kaj paca tutmonda komunumo."[4]

ReferencojRedakti

  1. (en) Schulson, Michael, "Karen Armstrong on Sam Harris and Bill Maher: "It fills me with despair, because this is the sort of talk that led to the concentration camps". Salon, la 23-an de novembro 2014.
  2. (en) Dave Weich, "Karen Armstrong, Turn, Turn, Turn".
  3. (en) "Voices on Antisemitism interview with Karen Armstrong". United States Holocaust Memorial Museum. (5-a de julio 2007). Arkivita de la originalo, la 15-an de februaro 2012.
  4. (en) The Charter for Compassion. Akivita la 10-an de majo 2011 pere de Wayback Maŝino.