Karen Steele
Karen STEELE (1931-1988) estis usona aktorino kaj modelino.
Karen Steele | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 20-an de marto 1931 en Honoluluo | |
Morto | 12-an de marto 1988 (56-jaraĝa) en Kingman | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Kancero vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Rollins College (en) Universitato de Havajo vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro televida aktoro modelo filmaktoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝi diplomiĝis ĉe Universitato de Havajo.
Steele komencis sian karieron en radio per Let George Do It kaj en televido per Chevron Theatre en 1952. En kino ŝi debutis per The Clown (1953).
En 1950-aj jaroj ŝi aperis en kino per Man Crazy, Marty, Toward the Unknown, The Sharkfighters, Westbound, inter aliaj krom en televido por multaj televidaĵoj kiel Climax!, Wagon Train, Ride Lonesome, Bat Masterson, Maverick, ktp.
Dum 1960-a jardeko Karen aktoris en kinfilmoj The Rise and Fall of Legs Diamond, 40 Pounds of Trouble kaj The Happy Ending kaj en televidserioj Tightrope, Target: The Corruptors, Bronco, Bonanza, Laramie, Naked City, Empire, Perry Mason, The Wackiest Ship in the Army, Voyage to the Bottom of the Sea, Get Smart, Star Trek, Flipper, Hogan's Heroes, inter aliaj.
Ŝiaj lastaj aktoraj laboroj en televido estis per Mannix (1970) kaj en kino per Trap on Cougar Mountain (1972).