La Kastelo de Mór (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Lamberg ) estas impona historia monumento en Hungario, en Mór (urbo).

Aerfoto pri kastelo de Mór

Historio redakti

Grafa familio Lamberg konstruis barokan kastelon por somerumadi laŭ projekto de Jakab Fellner inter 1762 - 1766, dume en 1763 sismo faris damaĝojn. En 1810 denove sismo okazis, tial parto de la aloj rekonstruiĝis. Ligiĝas al la historio, ke la tiama kasteloposedanton Franz Lamberg (supozeble pro miskompreno) la revoluciuloj kaptis kaj samloke murdis dum la Hungara revolucio de 1848. En 1945 la alveninta Ruĝa Armeo mortpafis la aktualan grafon, poste la kastelon akiris la hungara ŝtato.

 
Ornama enirejo de la kastelo en Mór
 
Kastelo Lamberg en Mór

En 1993 loka historia muzeo kun vivo de ŝvaboj ekfunkciis. En la etaĝo librejo, en la teretaĝo kulturdomo, fine memorĉambro pri ĉefministro Sándor Wekerle funkcias. En la korto oni aranĝas subĉielajn koncertojn, en la keloj ekspozicio pri vitoj estas videbla.

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa kastelo kun mansardo situas sola en mezo de granda parko. Ĝi formas U-majusklon. Interne restis preskaŭ nenio el la origino.

Parko redakti

La origina parko formiĝis laŭ pejzaĝa parko en 1803, kie ankaŭ nun estas videblaj skulptaĵoj, pavilono pri muziko, fiŝlago, domo por birdoj.

Fontoj redakti