Kata Gonda
Kata Gonda, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gonda Kata estas hungara aktoro.
Kata Gonda | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de januaro 1990 (34-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Kaposvár (2010–2015) Hungara Dancarta Altlernejo Madách Imre High School (en) (–2009) Varga Katalin Secondary School (en) |
Okupo | |
Okupo | dancisto aktoro |
Kata Gonda[1] naskiĝis la 11-an de januaro 1990 en Szeged.
Biografio
redaktiKata Gonda estis edukita en Martfű, sed ŝi maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto. Tiutempe ŝi studis ankaŭ en aktora studio de Margit Földessy. Ŝi akiris dancistan diplomon en Hungara Dancarta Altlernejo, pli poste en 2015 aktoran diplomon en Universitato de Kaposvár. Ŝia ĉefinstruisto estis Attila Réthly. En la jaroj 2008 kaj 2009 ŝi havis konstantan rolon en televizia serio. Post la diplomo ŝi havis rolojn komence en spektakloj sendependaj de teatroj, inter 2016–2020 en Teatro Weöres Sándor. Ŝi ĝis tiam ne edziniĝis.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
redakti- Sofoklo: Antigona (2008)
- Moliére: Tartufo (2013)
- William Shakespeare:
- La Dresado de la Megero (2012)
- Kiel Plaĉas al Vi - Phébe (2016)
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas (2017)
- Tito Androniko (2018)
- Nikolaj Gogol: La Revizoro (2014, 2018)
- Ede Szigligeti: Liliomfi (2012)
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Barátok közt (televizia serio, 2008-2009) - Temesvári Noémi
- Karádysokk (2011) - Petra
- Keresztanyu (2021) - Viktorija Sukorov
- Apatigris (2021) - junulino