Katalin Lukácsy
Katalin Lukácsy, laŭ hungarlingve kutima nomordo LUKÁCSY Katalin [pr. luka:ĉi] estas hungara aktorino naskiĝinta en Kluĵo (Rumanio) la 8-an de aprilo 1954. Ŝia edzo estis Miklós Apáti (poeto), ŝia filo estis Bence Apáti.
Katalin Lukácsy | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 8-an de aprilo 1954 (70-jaraĝa) en Kluĵo | |
Ŝtataneco | Rumanio • Hungario vd | |
Alma mater | Színművészeti Egyetem Szentgyörgyi István Tagozat vd | |
Familio | ||
Infanoj | Bence Apáti vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝia kariero redakti
Katalin Lukácsy apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Ŝi akiris diplomon en Teatroarta Universitato sekcio Szentgyörgyi István en 1977. Post la diplomo ŝi debutis en Turda, poste ŝi ludis en Sepsiszentgyörgyi Tamási Áron Színház de Sfântu Gheorghe. Ekde 1980 ŝi vivis en Hungario, unue en la Infanteatro Bartók, poste ekde 1982 en la Teatro Thália (Budapeŝto), respektive en la Teatro Arizona de Budapeŝto. Ŝi ricevis ankaŭ televidajn rolojn.
El ŝiaj teatraj roloj redakti
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - Roxanne
- Bertolt Brecht: Patrino Courage kaj ŝiaj infanoj - titolrolo
- Endre Fejes: Az angyalarcú - knabino
- Áron Tamási: Ördögölő Józsiás - Boricza
- Samu Fényes: Kassai asszonyok - unua virino
- nekonata ĉino: Szép asszonyok egy gazdag házban - skribisto
- Karol Wojtyła: vendejo de la oraĵisto -
- Miklós Kaposi: Egy komisz kölök naplója - Tini
El ŝiaj filmaj roloj redakti
- Kreutzer szonáta (1987) -
- Linda (televida serio) - Ibike
- Szomszédok (televida serio, 1992) - vendistino
- Férfiakt (2006) - kasisto en librovendejo
- Doktor Balaton (televida serio, 2022) - damo
Fontoj redakti
- Magyar Színházművészeti Lexikon
- oficiala paĝo Arkivigite je 2022-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]
- [2]