Bence Apáti, laŭ hungarlingve kutima nomordo Apáti Bence estas hungara baletisto, ĵurnalisto. Liaj gepatroj estis Miklós Apáti (poeto) kaj Katalin Lukácsy.

Bence Apáti
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1981 (1981-01-08) (43-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Miklós Apáti (poeto)
Patrino Katalin Lukácsy
Okupo
Okupo baleta dancisto
vdr

Bence Apáti[1][2] naskiĝis la 8-an de januaro 1981 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Bence Apáti akiris baletistan diplomon en la Hungara Dancarta Altlernejo en 2000, sed li studis ankaŭ en Madrido. Liaj pli gravaj instruistoj estis László Seregi, Tamás Koren, Zoltán Nagy (baletisto) kaj Gábor Keveházi. Post la baleta diplomo li baletis en baleta branĉo de la Budapeŝta Ŝtata Operejo ĝis 2017, poste li estis ĵurnalisto, ankaŭ elektronike. Li estis videbla en pluraj televidaj programoj. Ekde 2019 li estis gvidanto de la baletistoj en la Operetoteatro (Budapeŝto). Li ricevis premion en 2013. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis ĝemelojn.

Elektitaj roloj redakti

Lia filma rolo redakti

  • Kút (2016) - Rajmunt

Fontoj redakti

Referencoj redakti