Katalin Merétey

hungara imunologo, reŭmatologo

Katalin Merétey [merEtei], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Merétey Katalin estis hungara kuracisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Fekete Mártonné.

Katalin Merétey
Persona informo
Naskiĝo 13-an de septembro 1935 (1935-09-13)
en Kecskemét
Morto 9-an de januaro 2010 (2010-01-09) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Scienca Universitato de Szeged Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo imunologo
reŭmatologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Katalin Merétey[1][2] naskiĝis la  13-an de septembro 1935(nun 1935-09-13) (laŭ alia informo la naskiĝtago estis la 12-a) en Kecskemét, ŝi mortis la 9-an de januaro 2010 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Katalin Merétey maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1953, poste ŝi akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Szeged en 1959. Jam antaŭ la diplomo ŝi praktikadis jaron en la universitata instituto, poste en aliaj institutoj ŝi laboris, ekde 1974 ŝi estis laboratoriestro. Intertempe ŝi kompletigis sian diplomon per laboratoriaj scioj (1964), ŝi kandidatiĝis en 1973, ŝi doktoriĝis en 1988 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝia laboro fokusiĝis al imunologio kaj reŭmatologio. Ŝi edziniĝis en 1959 kaj naskis 3 filinojn en 1960, 1962 kaj 1972. Ŝi ricevis premiojn en 1991 kaj 1995.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Protoplast Production Induced by Penicillin from the Cells of B. cereus and B. anthracis. (kunaŭtoro, 1960)
  • Az immunbiológiai egyensúly változásai a természetes ellenanyag-termelés tükrében. (disertaĵo, 1972)
  • Az IgE és a hisztamin immunregulációs szerepe, valamint jelentősége autoimmun és egyéb gyulladásos reumatológiai megbetegedésekben. (disertaĵo, 1987)
  • Klinikai immunológia. III. köt. Módszerek. (kunredaktoro, 1993).
  • Genetic Background of Anticyclic Citrullinated People Autoantibody Production in Hungarian Patients with Rheumatoid Arthritis. (kunaŭtoro, 2007)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti