Katalin Rényi
Katalin Rényi [rEnji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Rényi Katalin estas hungara pentristo, grafikisto, altlerneja instruisto. Ŝia patro estis Tamás Rényi, ŝia edzo estis József Baska.
Katalin Rényi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de majo 1951 (69-jara) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
TTT | |
Retejo | http://www.renyikatalin.hu |
Katalin Rényi[1] naskiĝis la 19-an de majo 1951 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Katalin Rényi maturiĝis en arta mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1969, poste ŝi akiris grafikistan diplomon en Industriarta Universitato de Budapeŝto en 1975. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis József Baska, Tibor Szántó, István Balogh (grafikisto) kaj Jenő Barcsay. Post siaj studoj ŝi kreis filmajn afiŝojn kaj similajn grafikaĵojn. En 1976 ŝi edziniĝis, post 2 jaroj filo, en 1984 filino naskiĝis. En 1979 la geedza paro aliĝis al grafika frakcio de artistkolonio (Szentendre), en 1987 al la pentrista frakcio. Inter 1986 kaj 2000 ŝi instruis en la universitato. En 1992 ŝi establis desegnan studion, kie ŝi daŭre instruas. En 2017 ŝi vidviniĝis. Ŝi ricevis premiojn inter 1994-2019.
Elektitaj individuaj ekspoziciojRedakti
- Palaco Vigadó (1992, 1999)
- Arthalo Budapeŝto (1993)
- Sopron (2007)
- Budapeŝto (2009, 2012)
- Szentendre (2018)
- Romo (2019)
Elektitaj grupaj ekspoziciojRedakti
- Budapeŝto (1980-1990, 2012)
- Varsovio (1980-1990)
- Szentendre (1986, 1999, 2007)
- Eger (1994)
- Békéscsaba (2000, 2006, 2010)
LibrojRedakti
- Baska József életműalbum (2005)
- Rényi Katalin életműalbum (2009)
- Szellemidézés (poemlibro, 2013)
- 21 gramm (kunaŭtoro, 2018)